Supersigne
El La Bona Lingvo
- revenu al la bona skribo
Skribi en Esperanto supersigne
Jen propono por tiu, kiu ne volas/rajtas/povas elshuti/instali ion eksteran en la uzatan komputilon:
Vindozo disponebligas la (virtualan) klavarfasonon "Kanada (Standard
-- Multilingual)" (Esperante: "Kanada plurlingva norma"
< http://eo.wikipedia.org/wiki/Klavarofasono#Kanada_plurlingva_norma >
angle: "Canadian Multilingual Standard"). Ghi ebligas la tajpadon de
tre multaj kromsignaj literoj de la latina alfabeto, ankau de tiuj de
Esperanto. Jen la funkciigo (en Vindozo XP):
1) Startigu la Vindozan sistemkontrolon (regpanelon) kaj elektu regionajn kaj lingvajn agordojn (per Start –> Einstellungen –> Systemsteuerung –> Regions- und Sprachoptionen).
2) En la dialogujo pri regionaj kaj lingvaj agordoj (Regions- und Sprachoptionen) elektu la registron pri lingvoj (Sprachen) kaj alklaku la butonon por detaloj (Details...). Malfermighas nova dialogujo pri tekstoservoj kaj endonlingvoj (Textdienste und Eingabesprachen).
3) Alklaku la butonon por aldoni lingvon (Hinzufuegen...). Elektu kaj transprenu iun endonregionskemon (Eingabegebietsschema), ekzemple la anglan (Englisch (Kanada)). Kaj elektu kaj transprenu Kanada (Standard -- Multilingual) kiel klavarfasonon (Tastaturlayout/IME).
4) Por uzi la novan klavaron elektu la en pasho 3 kiel klavarfasonon (Tastaturlayout/IME) elektitan lingvon, ekzemple la anglan Englisch (Kanada), el la malsupra Vindozo-trabeto. Konsileto: Por rapide shalti alilingvan klavarfasonon, premu samtempe la Shalt- kaj Alt-klavojn tiel ofte, ghis la dezirata klavarfasono aperas. (Krome oni povas asigni al unuopa klavarfasono Shalt-Alt- [0...9]-klavkombinon kaj utiligi tion chi por rekta shalto de dezirata klavarfasono.)
5) Por aperigi chapelitan c-on tajpu la klavon dekstre apud la P- klavo, lasu ghin kaj tajpu la C-klavon. Por aperigi chapelitan C-on tajpu la klavon dekstre apud la P-klavo, lasu ghin kaj tajpu Shalt-C ktp.
6) Aperigi hoketan u-on (kaj hoketan U-on) funkcias per reala klavaro kun [dekstro-]Stir-klavo (do dekstra CTRL-klavo au dekstra STRG- klavo):
Por aperigi hoketan u-on tajpu Shalt-[dekstro-]Stir-hoketo-klavo-n, lasu tion kaj tajpu la U-klavon. Por aperigi hoketan U-on tajpu Shalt-[dekstro-]Stir-hoketo-klavo-n, lasu tion kaj tajpu Shalt-U.
La hoketo-klavo estas, depende de la reala klavaro, - au la tria klavo dekstre apud la L-klavo (krom se tie estas la endon- klavo) - au la tria klavo dekstre apud la P-klavo.
7) Figurajhoj de la klavarfasono de Kanada (Standard -- Multilingual) estas en < http://www.microsoft.com/globaldev/reference/keyboards.mspx > > (tie elektu la eblajhon "Canadian Multilingual Standard").
Tio chi kaj pliaj eblajhoj (ekzemple "EK!" kaj aliaj): < http://www.akueck.de/eoskribo.htm >.
