Studo pri maldikigo de Esperantaj Vortaroj

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi



Referaĵo por Esperantologia Konferenco en la 92a UK en Jokohamo 2007


Studo pri maldikigo de Esperantaj Vortaroj


MA Young-tae el Koreujo, membro de Akademio de Esperanto


Kiam mi komencis la kompiladon de Granda Vortaro Esp-Korea en 1988, mi skribis al la ĝenerala sekretario de SAT por akiri la permeson traduki la PIV-on en korean lingvon kune kun erartabelo de ĝi. La Sekretario volonte permesis, kaj eĉ dankis min pro la rimarkoj de multaj eraroj en PIV.

Tiam mi proponis al li pli detale difini la vorton rizo, ĉar en PIV ĝi havas tre ampleksajn signifojn: 1. rizujo, rizoherbo; 2. rizero, rizgrajno; 3. rizaĵo kuirita kaj manĝebla. La sekretario respondis al mi, ke simila problemo estas ankaŭ en la nordaj landoj, kie troviĝas 40 specoj da neĝoj. Se oni registros en PIV tiel diversajn rizojn, neĝojn, kaj aliajn aferojn de ĉiuj landoj de la mondo, PIV baldaŭ dikiĝos kiel la vortaroj Webster aŭ Oxford.

Sed, kio okazis en nova PIV, 14 jarojn post lia negativa respondo! Tre afable oni aperigis novajn vortojn de koreaj manĝaĵoj kaj drinkaĵo, kiaj kimĉio, gomtango, kaj makolio. Krom tiuj vortoj, la nombro de la vortoj en nova PIV pli grandiĝis je ĉ. 1,500 ol la antaŭa PIV, kaj entute ĝi jam havas 18-oble plimultajn vortojn, ol tiuj en la Unua Libro de Zamenhof.

Kuracistoj diras, ke la dikiĝo de korpo estas malamiko de sano kaj fonto de malsanoj. Tiu ĉi ideo igis min ekpensi, ĉu la esperantaj vortaroj jam fariĝis tro dikaj por teni sin sana aŭ ne. Kaj mi alvenis al la konkludo, ke venis la tempo maldikigi la esp-vortarojn.

Verkante kelkajn vortarojn en lastaj 20 jaroj, mi ĉiam cerbumis pri jenaj demandoj: - ĉu ni ja bezonas tiel dikajn vortarojn?
- ĉu estas bone, ke ni alprenas la neologismojn tiel senbride kiel ĝis nun?
- do, ĉu ne troviĝas la rimedo por solvi la problemon?

Jen mi prezentas al vi ĝis-nunan situacion pri la kreskado de la nombro de esperantaj vortoj laŭ la eldon-jaroj de vortaroj.

Vortaroj
Eldon-jaro
Nombro de vortoj

La Unua Libro -z
1887
900

Universala Vortaro -z
1894
2,640 (ĉ. 5,000 post 9OA)

Plena Vortaro -Boirac
1909
10,000

Plena Ilustrita Vortaro - Gaston Waringhien.
1970
15,200 kapvortoj (39,400 leksikaj unuoj)

Nova Plena Ilustrita Vortaro-M. Duc-Goninaz
2002
16,780 kapvortoj (46,890 leksikaj unuoj)

Ĝenerale, esperantaj vortaroj dikiĝas pro la aldonoj de neologismoj, fakaj terminoj, kaj eĉ propraj nomoj de homoj, landoj, urboj, montoj kaj riveroj ktp. Do, nuntempaj vortaroj de Esperanto fariĝis similaj al "Enciklopedioj".
Estas tute nature, ke la vortoj multiĝas jaron post jaro laŭ la progreso de scienco kaj tekniko. Sed se ni atente observas, ni trovas la vortojn, kiujn ni povas anstataŭigi per vortfarado. Ni memoru, ke d-ro Zamenhof faris Esperanton facila! Sed male, ni faras ĝin malfacila, dirante, ke tio estas ne evitebla.

Dum lastaj kelkaj jaroj, mi cerbumis pri ĉitiu problemo, kaj lastjare trovis unu okulfrapan artikolon en tagĵurnalo de mia lando.
La artikolo temis pri Globish. Globish estas mallongigo de Global English, kaj la iniciatinto nomis ĝin "la nova internacia lingvo". Sed efektive ĝi estas nenio krom "simpligita angla lingvo". Komence mi forridis, kaj pensis, ke ĝi estas unu el la malsukcesintaj kelkcent provoj de planlingvoj. Sed ĝi vekis en mi grandan scivolemon, kaj mi atente esploris kaj komparis ĝin kun Esperanto.

Jen la tabelo por kompari Esperanton kaj Globish.

Esperanto
Globish

nombro de vortoj

ĉ. 5,000(ĝis 9OA)/ aŭ: 16,000 (Nova PIV)
1,500

gramatiko

regula kaj facila
simpligita kaj pli facila ol la angla

uzebla

inter membroj
ĉie, kie angla lingvo estas parolata (t.e. en 75 landoj, kie la angla estas oficiala lingvo aŭ rigardata kiel ĉefa lingvo)

disertacio

nur kalkulebla
75% el la ĉiuj disertacioj publikigitaj en la mondo

en internacia komercado, aviada kampo, sporta mondo

malofte uzata
uzata kiel komuna lingvo

en flughavenoj, hoteloj, stratoj, ĉiovendejoj

neuzata
uzata en preskaŭ ĉiuj landoj

neŭtralecon

havas
ne havas

agnoskita

de UNESCO
de VOA (Voice of America en la nomo de "Special English Program")

konateco

malalta
alta

  • 9OA: 9a oficiala aldono de AdE.

Se homoj celas nur praktikeblecon de la lingvo kaj la neŭtraleco ne gravas al ili, multaj el ili elektos la novan lingvon Globish.
Eĉ se ni pensas, ke Globish ne povos minaci Esperanton, ĝi estos certe ĉarma lingvo al homoj, ĉar homoj, ĉu aziaj, ĉu eŭropaj, jam havas iu-nivelan scion pri angla lingvo. Kion do ni faru? Jen mi diras al vi "Ni revenu al Zamenhofismo!" por teni la lingvon facila kaj la vortaron maldika, kiel Esperanto naskiĝis antaŭ 120 jaroj.

Por realigi tion ni povas konsideri jenajn aferojn:

1. Ne uzu arbitre nelogismojn. Aŭ, strikte limigu la uzadon de la neologismoj. Alie, niaj vortaroj fariĝos tiel dikaj kiel nacilingvaj vortaroj en proksima estonteco!
2. Uzu simplan formon de vortoj
3. Uzu simpl-forman gramatikon tiel, kiel d-ro Zamenhof faris.
4. Anstataŭigu malfacilajn terminojn per la facilaj vortoj
5. Ni faru vortaron maldika, kiu ne timigas komencantojn kaj neesperantistojn, kaj aparte faru la vortarojn por neologismoj kaj fakaj terminoj.

1. Ne uzu arbitre nelogismojn:

La supraj vortoj estas anstataŭigeblaj kaj anstataŭigendaj per la subaj, kiujn ni jam konas:

2.

basa
malalta

dura
malmola

febla
malforta

frida
malvarma

humida
malseka

kurta
mallonga

lanta
malrapida

magra
malgrasa

noci
malutili

obskura
malluma

olda
maljuna

pigra
mallaborema

plumpa
malgracia

povra
malriĉa

Homoj, kiuj preferas neologismojn, diras, ke neologismoj estas pli elvokivaj ol vortoj kun la prefikso mal-, ĉar la neologismoj devenis de siaj propraj lingvoj. Sed al unulingvanoj, kiuj havas nenian rilaton kun la neologismoj, la neologismoj povas ŝajni kiel sanskritoj aŭ bantuaj lingvoj.

Zamenhof elpensis la regulojn de vortfarado por krei novajn vortojn per finaĵoj, afiksoj, kunmetado kaj vortgrupigo. Dank' al tio, li povis okulfrape maldikigi la vortaron. Sed, se ni senfine uzos kaj alprenos neologismojn kun la kialo, ke la 'mal'-vortoj estas malpli elvokivaj ol neologismoj, esperantaj vortaroj dikiĝos senfine. Kaj tio estos kontraŭ Zamenhofismo!
Mi petas vin kontroli, ĉu jena poemo de Antoni Grabowski estas ne elvokiva pro la 'mal'-vortoj:

La pluva tago

La tago malvarma, malgaja, sensuna;
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Vinujo je l'muro putranta sin tenas,
Sed ĉiu ekblovo foliojn deprenas,
Kaj la tago - malvarma, sensuna.
Mia vivo malvarma, malgaja, sensuna,
Ne haltas la ventoj kaj pluvo aŭtuna;
Miaj pensoj sin tenas je tempoj pasintaj,
Sed falas en vento esperoj velkintaj,
Kaj la tagoj - malvarmaj, sensunaj.
Ekhaltu, ho koro malgaja, ne plendu!
Post nuboj la suno radias - atendu!
Ne sola vi tiel kun sorto batalas,
En vivo de ĉiu la pluvo ja falas,
Kelkaj tagoj - malvarmaj, sensunaj.

Ni povas kompreni la poemon kun plena elvokiteco, ne malhelpate de 'mal'-vortoj, kaj ricevis la senton de la tagoj nubaj kaj pluvaj en nordaj landoj.

Iuj diras, ke rilate al la neologismoj kolizias du vidpunktoj inter si kontraŭaj:
1. la simpleco kaj facileco
2. la riĉeco kaj literatura taŭgeco de la lingvo.

La kolizio ne ŝajnas repacigebla, ĉar ni ne povas rezigni la avantaĝojn pri la facileco kaj simpleco por propagando de Esperanto, nek pri la esprimforto kaj vortriĉo por literaturo. La problem ŝajnas solvebla nur per la apartigo de la „poeziaj vortoj“, t.e. vortoj uzataj nur en la alta literaturo. Ĉi tiujn vortojn, almenaŭprovizore oni devus klarigi fine de ĉiu libro, en listo.

Jen mi havas unu ekzemplon por solvi la problemon de neologismoj:

Inslanda lingvo estas unu el la bonaj ekzemploj rilate al la enkonduko de novaj vortoj. En la 19-a jarcento, leviĝis en Islando la movado de lingva purismo, kiu sukcese batalis kontraŭ danaj pruntvortoj en la lingvo. Post sendependiĝo frue en la 20-a jarcento tiu purisma movado pludaŭris kiel reganta sinteno de islandanoj al sia lingvo.

1. Ili faras novajn vortojn en facila formo, por ke homoj povu kompreni ilin sen konsulto de vortaro.

2. Ili faras novan kunmetaĵon per jam konataj vortoj.

Jen bona ekzemplo. La islanda vorto por telefono estas smi. Ĝi estas prenita el la poezia lingvo de la antikva Edda-poezio, kie ĝi signifas fadenon el oro. Eble islandanoj pensus, ke telefono estas tiel kara kaj grava, kiel la fadeno de oro.

2. Uzu simplan formon de vortoj

Jenaj vortoj estas tiuj, kiuj estas malsimpligitaj kaj erare uzataj per aldono de nenecesaj afiksoj en Koreio:

vestaĵo → vesto (ĉitiuj havas malsamajn signifojn, sed oni emas uzi 'vestaĵon' por 'vesto').
- vesto estas ĉio, kion oni portas sur si.
- vestaĵo estas ĉiu el la pecoj de vesto.

longeco → longo (longeco havas alian signifon)
- longo: la ponto havas 2 kilometrojn da longo.
- longeco: la longeco (ne malfacileco) de la laboro lacigis lin.

Krom tuj ĉi ekzemploj ni povas trovi jenajn: alteco → alto / profundeco → profundo / larĝeco → larĝo / tranokti → nokti (☞ birdoj noktas sur arboj) / almozpetulo → almozulo, almozisto ktp. Ne nur ĉitio! Esperanto havas tri malsamajn vortojn por esprimi la ideon de la loko (aŭ: ĉambro), kie oni enfermas krimulojn: malliberejo, karcero, prizono. “Malliberejo” estas sufiĉa!

3. Uzu simpl-forman gramatikon tiel, kiel d-ro Zamenhof faris.

  • -intus: Kiel la ekzemplon mi citas la frazon el Psalmo: ĉapitro 124: 2, 3

Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭni: Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭni ilia kolero. -Psalmo 124:2, 3.

Zamenhof ne diris “se la Eternulo ne estintus kun ni", sed simple, "se la Eternulo ne estus kun ni." Tio sufiĉas. Same, Zam diris: "glutus nin" anstataŭ "glutintus nin".

4. Anstataŭigu malfacilajn terminojn per la facilaj vortoj

  • gramatikaj vortoj: substantivo → o-vorto / adjektivo → a-vorto / verbo → i-vorto / adverbo → e-vorto

Rilate al tiuĉi temo, mi volas danki kaj laŭdi s-ron Bertilo Wennergren, kiu jam uzis "o-vorton, a-vorton" kaj aliajn en sia verko Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko.
Ĉi tio povas ŝajni bagatela afero, sed estas grandega diferenco inter la "aparta lerno de memstaraj vortoj" kaj "la vort-farado per jam konataj vortoj kaj afiksoj.
Eble vi konas la plej longan vorton en Esperanto: Ĝi estas otorinolaringologio. Se ni anstataŭigas ĝin per bazaj Esp-vortoj jam konataj, ni povos fari la vorton facile, kaj memori longe:
orel-nazo-gorĝ-ologio

  • orelo anstataŭ oto; nazo anstataŭ rino; kaj gorĝo anstataŭ laringo.

Alia ekzemplo: Silvestrumi

Ĉu vi povas kompreni, se mi diras: "Li estas kiel Hong Kil-dong"? Eble ne! Vi neniel povas kompreni sen jena historia fono de Koreio.
Hong Kil-dong estis tre fifama homo, kiu vivis en la 16a jarcento en Koreio. Li estis ĉefo de banditoj, sed poste li fariĝis la simbolo de homo, kiu estas tre kuraĝa, forta kun lertaj batalartoj, kaj li aktivis por teruri kaj puni koruptiĝintajn ŝtat-oficistojn.
Se iu eŭropa esp-isto diras: "Kie ni silvestrumu ĉi jare?", tio estas por orientanoj ne komprenebla, same kiel ili ne komprenas pri Hong Kil-dong.
Laŭ mia esploro, Silvestro estis papo, kiu mortis la 31an de decembro, kaj oni festas tiun tagon, kiel lian naskiĝtagon en la Ĉiel-regno. Samtempe oni rigardas tiun tagon kiel la feston por la jarfina tago. Estas nature, ke homoj sen scio pri tiu katolikisma kulturo ne komprenas, kion signifas 'silvestrumi'.
Do, ĉu ne estas pli rekomendinde 'festi la lastan tagon de la jaro', ol 'silvestrumi'? Mi trovis la vorton en revuo Esperanto, la organo de UEA, en decembra numero lastjare.

5. Faru vortaron maldika.

Unue, ni faru Esp-vortarojn maldikaj, kiuj ne timigos komencantojn kaj neesperantistojn. Estas necese, ke ni varbu novajn esperantistojn kun facila gramatiko kaj maldika vortaro, kiel la Globish nun faras.
Due, aparte faru la vortarojn, kiuj enhavas neologismojn, fakajn terminojn, kaj proprajn nomojn de homoj kaj lokoj, por ke la vortaro ne ŝajnu Enciklopedio!
Do, laŭbezone, oni elektu la vortarojn por siaj nivelo kaj celo.

Komencantoj lernas Esperanton kun granda espero kaj eĉ fantazio, kiuj eventuale realiĝos en sia vivo pere de Esperanto. Sed, se antaxu ili estas metita dika kaj peza vortaro de Esperanto, ili povas senkuraĝiĝi antaŭ ol komenci la esperantistan vivon.
Ni ne seniluziigu la novebakitajn esp-istojn per tro dikaj enciklopediecaj vortaroj, sed donu al ili esperon, ke ili povas mastri Esperanton facile.
Ni memoru, kiel faras la inslandanoj rilate al neologismoj, kaj faru Esperanton ne komplika, sed simpla kaj facila, kia ĝi estis komence de la naskiĝo en 1887.

Dankon.

Personaj iloj