Ssv plio fascini

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


fascini

difino: Tute kapti kaj tenadi ies atenton: ŝi tiel fascinis virojn, ke ili povis nek proksimiĝi, nek foriri (Revo); 2. pri serpentoj, senigi je ĉia povo [...] per rigardo 3. nerezisteble allogi (PIV)

uzoekzemploj kaj aliaj observoj:

ravi

Ĉarmegi estigante entuziasman admiron (Revo, sed bonvolu legi la PIVan difinon)

sorĉi

Ĉarmegi, pasie logi (Revo, mi rekomendas legi la PIVon pri tiu ĉi)

Pri serpentoj, en la Biblio, mi trovis "sorĉligi". Kaj "sorĉteni" estus ankaŭ bone.

logi

"Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon" (Revo)

interesegi

Pasie interesi. Interesi: Tenadi ies atenton. (Revo) Entute tio treege similas al la difino de "fascini"!

(fr: captiver, fasciner | es: apasionar, cautivar, fascinar) - Revo

Laste, pri la unua signifo en PIV, tiu kiu rilatas serpentojn, estas interese vidi ke en tiu kunteksto oni ne uzas "fascinisto", sed "ravisto" en kelkaj el la lingvoj kiuj ja havas tiun verbon "fascini":

(es) encantador
(fr) charmeur
(it) incantatore
(pt) encantador
(en) charmer

Personaj iloj