Ssv plio 9
El La Bona Lingvo
- reiru al simplaj_samsignifaj_vortoj
- reiru al pliaj klarigoj pri unuopaj vortoj
Ekzistas en la efektiva lingvouzo en Esperanto du malsamaj sistemoj nomi la muzikajn intervalojn:
Unu sistemo devenas de la latinaj ordaj nombrovortoj, kaj similas al la sistemo uzata en multaj eŭropaj lingvoj: primo, sekundo, tercio, kvarto, kvinto, seksto, septimo, oktavo, naŭno ktp.
En tiu latineca sistemo, la radikoj "kvart-" kaj "kvint-" aspektas simile al la Esperantaj nombrovortoj "kvar" kaj "kvin", nur kun aldonita "-t-". Tiun observon sistemigas la alia sistemo de intervalnomoj: unuto, duto, trito, kvarto, kvinto, sesto, septo, okto, naŭto ktp.
La intervalnomoj estas multe pli facile lerneblaj laŭ tiu dua sistemo, ĉar oni simple devas aldoni "-t-" al ĉiu nombrovorto.
