Sekso kaj Egaleco: feminisme remerori
El La Bona Lingvo
- reiru al Anna: artikoloj pri movadaj temoj
La suba artikolo estis verkita de Anna Löwenstein surbaze de sia tiutema parolado en Ranzan. Ĝi aperis en la revuo Femina, n-ro 13, marto 2008.
Sekso kaj Egaleco: feminisme rememori
1975 estis Internacia Jaro de Virinoj, kaj 1975 estis ankaŭ la jaro, kiam UEA la unuan fojon aktive interesiĝis pri siaj inaj membroj. Kiel kutime ĝi volis sekvi, kie UN gvidas; tial ĝi nature elektis por la 60a Universala Kongreso en Kopenhago la temon “Virinoj”. La estraro de UEA tiutempe enhavis nur unu virinan membron, hungarinon Flora Szabó-Felső, kaj ŝi estis invitita fari la festparoladon dum la kongreso – kredeble la unua (kaj ankaŭ la lasta) virino, kiu iam ajn festparolis dum kongreso de UEA.
Ĉar la esperantistoj ĉiam tre serioze okupiĝas pri la Internaciaj Jaroj deklaritaj de UN – ne gravas, ĉu temas pri homaj rajtoj, rifuĝintoj, naciaj malplimultoj, daŭra evoluado, aŭ pri virinoj – dum 1975 ili multe aktivis tiurilate. Lokaj kaj regionaj grupoj organizis kunvenojn pri la rolo de virinoj, invitis virinajn parolantojn ktp., kaj multaj artikoloj tiutemaj aperis en la esperanta gazetaro. Krome, esperantistinoj partoprenis en pluraj gravaj aranĝoj dum la jaro, inkluzive de la Forumo de Neregistaraj Organizaĵoj kiu okazis kunlige kun la oficiala konferenco de UN en Meksikurbo. Mi suspektas, ke ilia celo tie eventuale estis informi pri Esperanto, pli ol mem informiĝi pri la situacio de virinoj. Tamen tiom da diskutado pri tiu temo neeviteble influis, tiel ke finfine kreskis ankaŭ la deziro igi virinojn pli aktivaj interne de la Esperanto-movado.
Se UN deklaris la periodon 1975-1985 Internacia Jardeko de Virinoj, tio ne okazis hazarde. La situacio de virinoj estis unu el la gravaj temoj de la epoko; ĝi ŝvebis en la aero, oni legis pri ĝi ĉie. Eĉ se UEA ne estus kreinta la Komisionon pri Virina Agado, esperantisma virina agado estus okazinta same.
Mi mem eklaboris en la Centra Oficejo de UEA en la fino de 1977, kaj oni invitis min kontribui al la junulara revuo Kontakto. Inspirite de artikolo, kiun mi ĵus legis en nacilingva ĵurnalo, mi tuj proponis verki pri rilatoj inter virinoj kaj viroj. La sekvo estis sep-parta serio Virinoj kaj viroj, kiu aperis en Kontakto dum 1978-1979. En serio de mallongaj artikoloj mi esploris la diferencojn inter la seksoj: ĉu ili estas naturaj aŭ ĉu ili ŝuldiĝas al malsama edukado? Sekvante la tiaman opinion, kiu regis en la Virina Movado, mi konkludis, ke la psiĥologiaj diferencoj inter la seksoj rezultas nur el ilia malsama traktado ekde la nasko. (Postaj sciencaj esploroj montris, ke tiuj diferencoj tamen estas pli profundaj ol ni tiam supozis – kompreneble, edukado kaj malsama traktado ja ludas rolon, sed ne pli ol hormonaj kaj aliaj fizikaj trajtoj.)
La serio vekis sufiĉan intereson – kiel mi jam klarigis, tio estis unu el la ĉefaj sociaj demandoj de la epoko – kaj ĝia sukceso kuraĝigis min revi pri eĉ pli ambicia projekto: aperigi regulan “novaĵleteron” (mi ne pensis tiam pri vera revuo) pri virinaj aferoj. La nova bulteno Sekso kaj Egaleco komenciĝis iom hezite per provnumero, kiu aperis en oktobro 1979. Ĝi ne estis aparte bela: ĝi estis tajpita per elektra skribmaŝino – en 1979 eĉ la CO ne havis komputilon – la artikoloj estis mane engluitaj sur la paĝoj, kaj la tuto estis multobligita per unu el tiuj stencilaj procedoj, kiuj nun fariĝis historiaj. La multobligado, cetere, estis senpage farata de Dermod Quirke en Britujo: tre grava kontribuo al la embria bulteno.
Malgraŭ sia ne tre alloga aspekto, SkE havis sufiĉe viglan enhavon. La artikoloj ĝenerale ne estis tre longaj; ofte ili konsistis el pluraj mallongaj pecetoj kaj leteroj pri difinita temo, ricevitaj el diversaj landoj, kiuj donis multoblan vidpunkton pri la sama demando.
Kvankam la abonprezo estis malalta, ĝi sufiĉis por ebligi senpagan sendadon al multaj virinoj en la tiamaj “nepagipovaj landoj” de orienta Eŭropo. Estis ankaŭ pluraj abonantoj en Irano kaj Japanujo. Sekve, okazis dialogo inter la legantoj el malsamaj mondopartoj: inter okcidenta kaj orienta Eŭropo, inter Japanujo kaj Eŭropo, kaj inter Irano kaj okcidento. Interesa, ekzemple, estas la artikolo “Karaj okcidentaninoj!...” de Turan Sagafi el Irano (n-ro 11, januaro 1985), kiu komentis, ke la zorgoj de la okcidentaj virinoj estas bagatelaj kompare kun la seriozaj problemoj de iranaj kamparaninoj. Alia diskuto okazis inter legantoj el la du partoj de la dividita Germanujo: tiuj en la socialisma orienta duono asertis, ke ne necesas diskuti egalecon en lando, kie virinoj jam ricevas egalan pagon por egala laboro; dum tiuj en okcidenta Germanujo rebatis, ke tamen virinoj en tiu lando ankoraŭ faras plej grandan parton de la hejmaj laboroj, kaj ke oni apenaŭ trovas virinojn en estraj postenoj.
Sed la vigleco de tiu eta, malbele presita revuo ŝuldiĝis ĉefe al la fakto, ke la virinoj, kiuj skribis al ĝi, skribis pri si mem. Ili ne verkis longajn teoriajn artikolojn pri virinoj en aliaj mondopartoj, sed varme sentatajn konstatojn pri la situacio en la propra hejmo, lernejo aŭ laborejo. Tio ne estis aparta merito de SkE; tutsimple ĝi reflektis la efektivan pensadon, kiu estis trovebla en amaso da virin-movadaj revuoj de tiu tempo. En la provnumero, ekzemple, Marianne Böckmann el FR Germanujo skribis:
"Mi laboras ĉe banko. Kaj mi vidas la virinojn, kiuj venas por preni monon kaj diri al ni, kiom ni devas ĝiri por iu fakturo. Sed tio estas preskaŭ ĉio, kion ili faras en la banko. Se estas demandoj pri rentoj, konstruŝparkontraktoj a.s., ĉiam venas la viroj. Tion mi vidas ne nur ĉe ni en la banko, sed ĉie kaj ĉiam. Ankaŭ tre ofte en la Esperanto-movado. Se esperantisto edziĝas, la edzino tre ofte komencas lerni Esperanton kaj venas kun li al la renkontiĝoj. Sed se esperantistino edziniĝas, ŝi tre ofte jam antaŭ la geedziĝo finas kun ĉio, kion ŝi ĝis tiam faris en la grupo."
Post la apero de la unua numero okazis tre ekscita evoluo: alvenis letero el Japanujo de du virinoj, Yamakawa Setsuko kaj Hukunaga Makiko, kiuj petis permeson eldoni SkE ankaŭ en la japana. Ili skribis:
"Ni kredas, ke la enhavo de Sekso kaj Egaleco pruviĝos interesa kaj instrua ankaŭ al japanaj ne-esperantistinoj, kiuj okupiĝas pri la problemo de seksa diskriminacio. La japana gazetaro, inkluzive de diversaj gazetoj pri virinaj problemoj, informas tre malmulte pri eksterlandaj situacioj escepte de la virino-liberiga movado en Usono. Sekso kaj Egaleco, en japana traduko, prezentos pli larĝan perspektivon al japanaj ne-esperantistinoj."
Post tio la revueto regule aperadis ankaŭ en japana traduko, dum la esperanta versio akiris multajn japanajn legantinojn kaj kontribuantojn.
Esperantistoj kompreneble ĉiam interesiĝas pri lingvaj demandoj. Unu el la plej popularaj temoj en SkE estis tiu de la komunseksa pronomo en Esperanto (alivorte “li aŭ ŝi”). En diversaj numeroj de la revuo aperis pluraj proponoj: ri, ĝi, ŝili, eĉ ŝi, instigante amason da korespondado. Ankaŭ la ina sufikso estas ofta temo: ĉu oni nepre ĉiam uzu ĝin, ĉu ellasi ĝin, ĉu krei viran sufikson paralelan al la ina, ktp. Iu ajn interesiĝanta pri tiuj temoj nepre konsultu la malnovajn numerojn de SkE, en kiuj ili estis funde diskutataj.
SkE fariĝis la voĉo de la komisiono de UEA pri Virina Agado, kiu fondiĝis en 1974 sub la gvido de Elsbeth Bormann el Germanujo. La bulteneto konstante raportis pri la agado de la komisiono kaj enhavis artikolojn instigantajn la legantinojn al praktika aktivado. Regulaj kontribuantoj al SkE fariĝis ankaŭ regulaj kunlaborantoj de la komisiono. Tiutempe mi mem kaj Loes Demmendaal eniris la komisionon, kaj multe helpis la fakto, ke ni ambaŭ loĝis en Roterdamo, kaj do povis ofte renkontiĝi. Ni kovis amason da planoj kun la helpo de Eliza Kehlet, kiu en 1980 fariĝis la unua estrarano de UEA pri virinoj aferoj; interalie, en 1981 kaj 1982 okazis semajnfinaj kunvenoj por aktivulinoj en Roterdamo kaj Hamburgo. Dum la unua el tiuj kunvenoj, la komisiono starigis reton de kunlaborantinoj, kiuj promesis kunlabori per esplorado, verkado, prelegado, grafika laboro, tradukado kaj kontaktoj kun naciaj virinaj asocioj.
La formale deklaritaj celoj de la virina komisiono estis jenaj:
a. Konsciigi la homojn en la Esperanto-movado pri la sociaj problemoj de virinoj;
b. Eduki esperantistinojn superi tiujn problemojn;
c. Serĉi kontaktojn kun naciaj virinaj asocioj;
ĉ. Altigi la proporcion de virinoj en la Esperanto-movado.
Kvankam ni ja iugrade plenumis la trian el tiuj celoj, interesis nin ĉefe la agado interne de la Esperanto-movado. Ni konstatis, ke por plenumi la unuan celon necesas doni al virinoj la ilojn por fari tion. Kaj kiel oni disvastigas informojn interne de la Esperanto-movado? – kompreneble, per prelegado kaj verkado. Sed precipe prelegado estas ĝuste tio, kion multaj virinoj hezitas fari pro necerteco, timo paroli antaŭ publiko ktp. Tial ni opiniis, ke necesas pretigi la virinojn per kursoj pri publika parolado.
Okazis pluraj provoj pri tia kurso dum Universalaj Kongresoj, sed ili neniam estis vere sukcesaj: la grupo estis tro granda kaj la tempo tro limigita. Tial ni finfine realigis pli ambician planon okazigi seminarion pri publika parolado por virinoj, kiu okazis en la Esperanto-domo en Pisanica, Bulgarujo, en julio 1983. Jen raporto pri la aranĝo el SkE n-ro 11:
"La seminario daŭris unu semajnon. Ĉeestis 18 kursanoj kaj kvar gvidantoj. En la mateno okazis praktikaj ekzercoj pri senstreĉiĝo, prononcado kaj spirado, kaj laŭtlegado de preta teksto. Post kelkaj tagoj, la seminarianoj devis mem verki kaj prezenti paroladetojn, kaj reciproke komenti pri siaj prezentoj. Por helpi ilin elekti temon, ili ricevis liston de sugestoj, sed en la fino ili devis prepari antaŭfiksitan temon. En la posttagmezo estis ekskursoj en la regiono (kiu, cetere, estas mirige bela), kaj la kursanoj devis ankaŭ prepariĝi por la posta tago."
Por mi mem, se ne por ĉiuj aktivulinoj de tiu epoko, tiu seminario estis la kulmino de nia virina Esperanto-agado.
Kaj kiel finiĝis la virina agado? Parte okazis, ke la homoj moviĝis al novaj interesoj. Tio estas videbla en la SkE n-ro 16 el januaro 1988, en kiu mi raportis, ke la japanaj kunlaborantoj de SkE proponis, ke mi plivastigu la temaron. Mi skribis:
"Ili argumentis, ke la travivo de la planedo estas temo, kiu funde koncernas ĉiujn virinojn, kaj do devus esti traktata en feminisma eldonaĵo. […] Mi konstatas, ke la emo plilarĝigi sian interesosferon estas aktuala trajto de la virina movado. En la inismaj revuoj, kiujn mi konas, ofte troviĝas artikoloj pri la jenaj temoj: pacismo, la nuklea minaco, rasismo, malriĉeco, sano, samseksemeco, vivmedio, ktp."
Tiu numero de SkE estis fakte la lasta. Mi mem intertempe transloĝiĝis de Roterdamo al Romo, naskis du infanojn, kaj havis diversajn aliajn praktikajn malhelpojn. Kvankam mi serĉis novan redaktoron, neniu transprenis – kaj efektive tiu entuziasmo kaj ekscito de la fruaj tagoj jam elĉerpiĝis. Eble unu kialo estis, ke la celoj de la internacia virina movado jam parte realiĝis, almenaŭ en okcidentaj landoj. Virinaj estroj, ĉu ŝtatprezidantoj, ĉu bankdirektoroj, ankoraŭ restas malplimulto, sed almenaŭ neniu plu trovas ilian ekziston aparte komentinda. Virinoj povas eniri profesiojn iam fermitajn, ekzemple fajrobrigadisto, taksiŝoforo, aviadilpiloto, astronaŭto, dum viroj pli facile eniras iamajn “virinajn” profesiojn kiel flegisto aŭ infanvartejisto. Egaleco eĉ atingis la estraron de UEA, kiu dum la lasta mandato havis eĉ plimulton da virinoj.
Do, eĉ se egaleco ankoraŭ ne estas plene atingita, tiuj jaroj da premado tamen havis ioman efikon. Kaj plaĉas al mi pensi ke la virina agado interne de la Esperanto-movado estas unu el la eroj, kiuj kontribuis al tiu pli granda socia ŝanĝiĝo.
La tuta serio de Sekso kaj Egaleco estas nun legebla en la reto ĉe http://www.gazetoteko.eu/ske/index.html
