Reta persekutado
El La Bona Lingvo
- reiru al Anna: artikoloj pri movadaj temoj
Reta persekutado
Reta persekutado (angle: Cyber-bullying) estas la fenomeno, laŭ kiu unuopulo aŭ grupo de homoj utiligas modernajn komunikrimedojn, ne nur Interreton sed ankaŭ telefonajn mesaĝetojn, por ripeti ataki alian homon.
Ĝenerale tiu fenomeno okazas inter gejunuloj, sed povas okazi ankaŭ ĉe la laborejo. Interesatoj povas legi jenan kaj la postan paragrafon en la angla vikipedio: http://en.wikipedia.org/wiki/Cyber-bullying#Adults_and_the_workplace. Mi citas precipe unu frazon: “Persekutantoj utiligas retafiŝojn, forumojn, blogojn kaj aliajn interretajn rimedojn por prezenti viktimon laŭ falsa kaj malflata lumo.” La celo povas esti persona malŝato, sed ankaŭ deziro mem profiti per forigo de la viktimo el ties posteno k.s.
La intensiva kampanjo kontraŭ la redaktoro de revuo Esperanto certe estas motivata de deziro peli lin el lia posteno. Tiu kampanjo komenciĝis pasintan julion per artikolo en Libera folio, kaj verŝajne estis unu el la faktoroj, kiu konvinkis multajn esperantistojn esprimi solidarecon kun li. Se efektive necesus ŝanĝi la redaktoron, la maniero fari tion estus per konfidencaj diskutoj inter la estraranoj, ne per publika atakado en retaj forumoj.
Esti viktimo de tiaj retaj atakoj estas ege vunde por la celato. Mi invitas la atakantojn mem pripensi tion kaj konsideri, ĉu ili efektive volas esti tiaj homoj, kiaj persekutas aliajn per retaj kampanjoj. Mi invitas legantojn de iliaj artikoloj ne nur silente legi sed skribi por esprimi malaprobon pri tiaj personaj atakoj kontraŭ unuopulo.
