Petskribo

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


Petskribo kontraŭ eksigo de la redaktoro

Dum la ĵus okazinta kongreso en Havano, kongresanoj estis surprizitaj pro la informo, ke la malnova estraro lastminute decidis ne renovigi la kontrakton de la redaktoro de revuo Esperanto, Stano Marček. Multaj tuj subskribis petskribon, petante la novan estraron nuligi tiun decidon. La suba teksto klarigas la fonon al tiu decido. Post tio aperas la teksto de la petskribo mem.

Post la kongreso pluraj homoj ankoraŭ demandas, kiel eblas aldoni sian subskribon al la petskribo. Tial ni aperigas ĝin ĉi tie. Pro teknika mallerteco ni ne sukcesas aranĝi ĝin tiel, ke vi mem rekte subskribu. Se vi estas membro de UEA kaj deziras aldoni vian subskribon, bonvolu kontakti min, Anna Lowenstein, ĉe anna.lowenstein@gmail.com, rajtigante min aldoni vian nomon al la listo.


Kiel la afero okazis?

En “Libera folio” de ĉi tiu mardo (la 20a de julio) aperis la informo, ke la estraro de UEA decidis ne renovigi la kontrakton de la redaktoro de revuo “Esperanto”, Stano Marček, aŭ por diri la aferon pli klare, ke ĝi maldungos lin. Tiu decido okazis post apero de artikolo en “Libera folio” mem kontraŭ Marček.

Kutime, kiam la homoj estas nekontentaj, oni dum longa tempo aŭdas murmurojn, kritikojn, plendojn, eventuale postulojn pri reformo, kiel okazas ekzemple rilate al la kongresoj. Sed mi neniam aŭdis iun ajn kritikon pri Marček kiel redaktoro de la revuo, ĝis tiu artikolo aperis en “Libera folio” kvazaŭ fulmo el blua ĉielo.

Dimanĉon la komitato de UEA elektis novan estraron, sed decidis, ke la malnova estraro restos ĝis ĝi prezentos la estraran raporton en la lundo de la kongresa semajno. La malnova estraro uzis sian lastan tagon ne nur por prezenti la estraran raporton sed por decidi pri maldungo de Marček. Kial la afero tiom urĝis, ke necesis fari ĝin en ekstreme maloportuna momento komence de la kongresa semajno? – maloportuna pro la praktika kialo, ke Marček mem venis al la kongreso por raporti pri ĝi por la revuo, sed kiel li povos koncentriĝi pri tiu tasko post ricevo de la informo, ke oni ĵus maldungis lin?

La natura afero, se oni efektive estus malkontenta pri Marček kiel redaktoro, estus atendi ĝis post apero de la kongresa numero. Ĉiuokaze, maldungo de homo estas serioza paŝo kun tre gravaj sekvoj por tiu homo mem, kiun oni decidu post zorga konsiderado, ne fulmrapide en duona tago. La urĝo evidente rilatis al deziro aranĝi la aferon antaŭ eklaboro de la nova estraro. La tuta afero odoras je manipulado.

Kiel membro de UEA mi petas la novan estraron nuligi la decidon.

Anna Lowenstein, KN 849


Petskribo al la estraro de UEA

En “Libera folio” de ĉi tiu mardo (la 20a de julio) aperis la informo, ke la estraro de UEA decidis ne renovigi la kontrakton de la redaktoro de revuo “Esperanto”, Stano Marĉek, aŭ por diri la aferon pli klare, ĝi decidis maldungi lin.

La subskribantaj legantoj de la revuo esprimas al la redaktoro sian plenan solidarecon, kaj petas la estraron okupiĝi pri la disvastigo de Esperanto anstataŭ pri “palacaj” manovroj suspektindaj pro la urĝo (lasta duonhoro de la mandato de la finiĝanta estraro) kaj dubindaj rilate al la motivoj.

Ni alvokas la novan estraron nuligi la decidon.

1. Anna Lowenstein
2. Renato Corsetti
3. Michela Lipari
4. Giuseppe Lalli
5. Giorgio Denti
6. Tiina Oittinen
7. Atilio Orellana Rojas
8. Franziska Reisel
9. Geoffrey Greatrex
10. Agneta Emanuelsson
11. Jennifer Bishop
12. Christian Rivière
13. Gregorio Nacu
14. Neil Blonstein
15. Brian Moon
16. Nikola Ŝigajev
17. Waldo Diestes
18. Juan Lázaro Besada
19. Karl Heinz Schaeffer
20. Merle Haltrecht-Matte
21. Jean Guy Richard
22. Jeremy Bass
23. Josef Ŝemer
24. Spomenka Štimec
25. Anica Page
26. Terry Page
27. Tomas Jansson
28. Marc Bavant
29. Ana Montesinos
30. Edvige Ackermann
31. Hazel Green
32. Tahira Masako
33. Nomra Tadacuna
34. Miguel B. Vianna
35. Stefan MacGill
36. Kim Young Myung
37. Jorge Luis Torres Pérez
38. Lenio Marobin
39. Norberto Diaz Guevara
40. Eddy Raats
41. Biruta Rozenfelde
42. Martin Schäffer
43. Ileana Schrøder
44. Halina Komar
45. Hugo Mora
46. Mallely Martínez
47. J. Gabriel Jiménez
48. J. Mario Morales
49. Edith Ibariaz
50. Rafael Despradel Hernandez
51. Marco Menichetti
52. Arne Casper-Mortensen
53. Silvia Rottenberg
54. Aneta M. Będkowska
55. Mirek Dziedzic
56. Mara Timermane
57. Tara Gregers
58. Boris-Antoine Legault
59. Sirkka Mattlin
60. David López Rueda
61. Aurora Bute
62. Paul Green
63. C. Altrogge
64. Graça Eliana Thuler
65. Nuri Puerta
66. Radmilla Lotter
67. Hideki Harada
68. Celso Fonseca Jr.
69. Denia López Fuentes
70. Galo Rodríguez Chaviano
71. Pedro Fernández Rodríguez
72. Alexis Otero Castellón
73. Ana Č. Røssum
74. Lucille Harmon
75. Gianfranco Polerani
76. Esteban Herrera Heredia
77. Jesuo de las Heras Jiménez
78. Maria Nazaré Laroca
79. Aldo Grassini
80. Daniela Bottegoni
81. Maria Cristina Gherlantini
82. Radojica Petrović
83. Hilary Chapman
84. Ina Schultz
85. Sven Linnér
86. Paulo Sergio Viana
87. Liss-Lotte Talbro
88. José Luis Monte de Oca
89. Rasmus Høyrup Jensen
90. Karina Bredelle
91. Martine Rivière
92. Katalin Kováts
93. Sylvain Lelarge
94. Dieter Rooke
95. Marek Blahuš
96. Liba Gabalda
97. Floreal Gabalda
98. Johannes Mueller
99. François Lo Jacomo
100. Ilona Schmidt-Bohr
101. Wolfgang Bohr
102. Ian Fantom
103. Paulo Nascentes
104. Gbeglo Koffi
105. Sabiyumva Jérémie
106. James Rezende Piton
107. Johan Derks
108. Alvaro Borges de Almeida Motta
109. Helen Fantom
110. Jawaid Eahsan
111. Bert Schumann
112. Mario Amadei
113. Aida Cizikaite
114. Sandrine Martin
115. Vilhelmo (A. W.) Rowe
116. Petr Chrdle
117. Baldur Ragnarsson
118. Kouablan Kouassi Antoine
119. Carmel Mallia
120. José Mário Marques
121. Bruĉjo Kasini
122. Dominique Simeone
123. Ina Tautorat
124. Dennis Keefe
125. Trevor Steele
126. Otto Prytz
127. Paul Hewitt
128. Andreo Marshall
129. Hussain Al-Amily
130. Jairo Augusto dos Santos
131. Leo De Cooman
132. Lajos Molnár
133. Julianna Molnár-Farkas
134. László Gados
135. Monika Molnar
136. Zsófia Kóródy
137. Peter Zilvar
138. Jozef Reinvart
139. Imre Ferenczy
140. Dimitrije Janicic
141. Stanislaw Mandrak
142. Angel Arquillos Lopez
143. Frank Nitzsche
144. Peter Bäss
145. Mihai Trifoi
146. Mikaelo Lineckij
147. Mariana Gencheva
148. Pásztor Lászlóné
149. Max Kašparů
150. Marc Cuffez
151. Betty Chatterjee
152. Jindřiška Drahotová
153. Daniel Mrázek
154. Josef Vojáček
155. Manuel Luis Pedrosa Alves
156. Jolanta Kieres
157. Seán Ó Riain
158. Luís Ladeira
159. Koffi Doumegnon
160. Didier Apélété Agbolo
161. Jose Lunazzi
162. Mauricio Monken Gomes
163. Olga du Temple
164. Geza Kurucz
165. GBEGLO Dzifa
166. ATTAGLO Kokou Evienyéame
167. EDAH Kossi Kingslim Gadoufia
168. Ugo De Riu
169. Péter Tihanyi
170. Annarosa Andrei
171. Rodrigo de Carvalho Mendonça
172. Carlos Maria
173. Luis I. Raudón
174. Juraj Gondžúr
175. Ginette Martin
176. Graeme Panting
177. Ivano Bujdoso
178. Gražina Opulskienė
179. Philippe Cousson
180. Giuseppe Grattapaglia
181. Ursula Grattapaglia
182. Clarimundo Barbosa Neto
183. Adarci Ferreira Sousa
184. Dalia Pileckiene
185. Marc Vanden Bempt
186. Felicia Magdalena Roman
187. Terezija Kapista
188. Gerda Dercks
189. Hugh Reid
190. Bronislav Chupin
191. Nelly Masemi

Personaj iloj