Pet-letero al UEA
El La Bona Lingvo
- reiru al Kampanjo por ujo
Pet-letero:
Al la respondeculoj en UEA
Nome de la grupo "Klasika Esperanto" ni volas atentigi vin pri la artikolo 6-a de via statuto:
"La oficiala lingvo de UEA estas la Internacia Lingvo Esperanto, tia, kia ghi estas difinita per sia Fundamento, per la verkaro de ghia iniciatinto Zamenhof kaj per la ghenerala lingvouzo kontrolita de la Akademio de Esperanto."
De iom da jaroj okazas malrespekto de tiu artikolo, almenau rilate al la landonomoj, kiuj aperas en la Jarlibro, en la insignoj de alighintoj al UK kaj en aliaj eldonajhoj.
En la Fundamento kaj en la verkaro de Zamenhof ne estas duboj pri la preferata sistemo pri landonomoj. La Akademio mem nur deklaris ke la formoj kun la finajho -io estas tolerataj, ne rekomendataj. Konsiderante chion chi, la subskribintaj anoj de Klasika Esperanto opinias, ke la lingvo-uzado de UEA estas nekongrua kun ghia statuto.
Ni petas vin reveni al la sistemo priskribita en la Fundamento, kaj, intertempe, ni petas ke en la interreta alighilo al la UK-oj almenau ekzistu la ebleco elekti preferon por la Fundamentaj formoj kun -ujo.
Sincere
Franciska Toubale
Anna Löwenstein
Johan Derks
Mauro La Torre
Nino Vessella
Renato Corsetti
Rudolf Fischer
Bert Schumann
Luis Raudón Uribe
Neil MacKilligin
Andreas Kück
Petr Adam Dohnálek
Ronald Schindler
Edgar Oliva
Marcel Leereveld
Tomajh Longyka
Anton Mohorčič
Kurt Fischer
Spiros Sarafian
Luis Cordova
