Observo pri la forigo de mal-vortoj

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


Andreas skribis en antaŭa mesaĝo:
>> >> Sed "lanta"?
> >
> > "Lanta" (= "malrapida") estas nova vorto, char:
> >
> > 1) "Lanta" estas nek Fundamenta nek oficiala.
> > 2) "Lanta" ne estas formo nova al iu samsignifa Fundamenta au oficiala > > radiko.
> > 3) "Lanta" ne estas fremda vorto uzebla lau Regulo 15.

Ni esploru 2). En strikta (rigora?) senco la aserto estas prava: "lanta" ne estas "formo nova" de "mal-rapid-a", sed nova vorto. Tamen la vorto (radiko + finaĵo) "lanta" estas samsignifa al vorto kunmetita el Fundamentaj elementoj: "mal-rapid-a", kaj ĝi nek aldonas nek forprenas ion el la signifo de la kombino de tiuj Fundamentaj elementoj. Se krom "lanta" oni enkondukas multajn novajn vortojn: "kurta", "frida", "minca", "poka", "aperti", kaj multajn, multajn aliajn, kun la intenco "mortigi" la Fundamentan prefikson "mal-", tiam eblas diri, ke per la multaj "novaj vortoj" oni subfosas Fundamentan trajton de la sistemo de Esperanto en tia maniero, kvazaŭ "formon novan" de la prefikso "mal-" konsistigus ne unu formo, sed amaso da radikoj kun signifoj malaj al la signifoj de ekzistantaj Fundamentaj radikoj.

Tia Esperanto, kiu estus plena de "novaj vortoj" ne-atakeblaj laŭ kriterio 1) en la prezento de Andreas, estus tute kontraŭa al la intenco de Esperanto, ke ĝi estu facile lernebla i.a. pro tio, ke vasta uzo de afiksoj grave reduktu la nombron de radikoj. El tiu vidpunkto, amasa enkonduko de novaj vortoj atencas kontraŭ la Fundamento en maniero simila, kiel unu formo nova. Tiun cirkonstancon ne trafas la kriterioj, kiujn Andreas starigis surbaze de la "normaro" formulita en la Bulonja Deklaracio kaj la Fundamento kun la antaŭparolo.

Otto

Personaj iloj