Nia kursejo malaperis

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


Nia kursejo malaperis!

Kion vi farus, se kelkajn horojn antaŭ via kutima Esperanto-leciono, oni subite informus vin, la instruiston, ke la kursejo subite malaperis? – fakte, ne nur la kursejo, sed la tuta kvartalo. Tio okazis al mi en marto ĉi-jare. Mi tuj iris kontroli, kaj efektive anstataŭ la konata tereno kun ĝia kursejo, Esperanto-informejo, babilejo kaj aliaj konstruaĵoj, mi trovis nur malplenan herbejon kun afiŝo, kiu anoncis (anglalingve) VENDATA.

Tia sperto bonŝance normale ne eblus en la reala vivo, krom en tempo de milito aŭ alia eksterordinara katastrofo, sed en la virtuala mondo Dua Vivo, tiaj aferoj ja povas okazi. La kursejo kaj aliaj konstruaĵoj troviĝis en Esperanto-lando, tereno posedata de la dana esperantisto Erick Nykvist. (La nomo Erick Nykvist ne troveblas inter la membraro de Dana Esperanto-Asocio, nek de UEA. Vizitantoj al Dua Vivo ĝenerale uzas fantaziajn nomojn.)

Kial Esperanto-lando malaperis? Erick fakte subluis la terenon de alia homo. Tiu “supera” posedanto decidis vendi sian tutan terenon al nova posedanto, kiu senceremonie forbalais ĉion kaj reproponis ĝin por nova subluado. Tiaj okazaĵoj bedaŭrinde estas ne maloftaj en la nereguligata mondo de Dua Vivo.

Bonŝance troviĝis pluraj aliaj Esperanto-centroj en Dua Vivo, kie esperantistoj povis renkontiĝi ekster Esperanto-lando. Tial, anstataŭ la planita leciono, ni tuj anoncis krizo-kunvenon por diskuti la situacion. Kvankam la kunveno estis anoncita nur posttagmeze, jam tiuvespere renkontiĝis dudeko da esperantistoj en Verda Babilejo, agrabla tereno posedata de japana esperantisto Bonulo Runo. Notu, ke ĉiuj kunvenoj en DV okazas en tiel nomata “reala tempo”. Tiu “vespera” kunveno estis vespera nur por eŭropanoj; por amerikanoj ĝi estis posttagmeza; dum niaj kompatindaj japanaj amikoj estis devigataj leviĝi tre frue matene por partopreni.

Dum la kunveno ni konsentis serĉi novan terenon, kaj tuj surloke kreis kooperativon por financi ĝin. Formiĝis provizora estraro (en kiu ankaŭ mi membriĝis) por fari la necesajn esplorojn kaj decidojn. Post kelk-semajna serĉado ni trovis belan lokon apud la maro – sed jen problemo. La luo estis $60 ĉiumonate. Sendube tio ŝajnas al vi tre granda sumo por tereno, kiu ne vere ekzistas. Tamen, pensu: Esperanto-lando en Dua Vivo estas multe pli vizitata ol, ekzemple, la kunvenejo de la Esperanto-grupo en Romo, kiu pagas proksimume saman luon por malbela ĉambro, uzata nur dum tri horoj unu fojon semajne. Se esperantistoj vere renkontiĝas en iu loko kaj faras siajn normalajn agadojn, t.e. babilas kaj ĉeestas kursojn aŭ prelegojn, ĉu gravas, ĉu tiu ejo estas reala aŭ virtuala?

(Eventuale vi scivolas, kial la terenoj en Dua Vivo kostas tiom multe. Finfine, virtuala spaco estas praktike senlima, do kio malhelpas disdoni terenojn senpage al ĉiuj, kiuj deziras ilin? Nu, la posedanto de Dua Vivo, Linden Lab, disponigas novajn terenojn iom ŝpareme, supozeble kun la intenco teni la prezon je difinita nivelo. Aliflanke, krei kaj administri Duan Vivon certe ne okazas tute senpage – kaj kompreneble, la celo de ĝiaj kreintoj ja estas gajni profiton!)

Sed ni revenu al Esperanto-lando. Pro la neceso pagi ne sensignifan sumon ĉiumonate, la esperantistaj DV-anoj devis unuafoje formale organiziĝi kaj pagi kotizon. Ĝis tiam, pro la malavara financado de Erick Nykvist, ĉiuj aranĝoj kaj distraĵoj en Dua Vivo okazis senpage. Bonŝance ĉiuj rekonis la valoron de la agado en Esperanto-lando kaj estis pretaj kontribui. Tial ni decidis pri du-nivela kotizo (kun A-landoj kaj B-landoj, same kiel ĉe UEA), pagota tri-monate. Kial tri-monate? Ĉar en la mondo de Interreto, eĉ tri monatoj estas relative longa periodo – kiu povas eĉ imagi, kio okazos post unu jaro?

Solvinte la tujajn problemojn trovi novan ejon kaj certigi ĝian financan bazon, ni organizis voĉdonadon kaj elektis sep-homan estraron. Estas senutile diri al vi la nomojn, kiujn vi ne rekonus; sufiĉas diri, ke la estraro estas tre internacia, konsistante el brazilano, britino, finno, kataluno, japano, norvegino kaj polino. Kiom da lokaj grupoj povas aserti tion?

Kompreneble, ĉiuj estas bonvenaj en Esperanto-lando, kun aŭ sen kotizo; financa subteno estas libervola. Tie okazas Esperanto-kursoj du-foje semajne por komencantoj kaj progresintoj, regulaj renkontiĝoj kaj babilado, de tempo al tempo ankaŭ prelegoj.

Cetere, pri tiuj prelegoj… En la komenco, ni esperis havi prelegon ĉiumonate. Sed montriĝis sufiĉe malfacile konvinki eksterulojn veni prelegi en Dua Vivo. Ŝajne la homoj timas aliĝi al ĝi; eble ili imagas, ke Dua Vivo estas plena je perforto, pornografiaĵoj kaj aliaj strangaĵoj. Nu, tiaj aferoj ja estas troveblaj, same kiel en la reala vivo, sed nur se oni intence serĉas ilin.

La malapero de nia malnova Esperanto-lando unue ŝajnis katastrofo, sed en la longa daŭro ĝi portis nur pozitivajn sekvojn. Ĝi vigligis la agadon de la esperantistaj DV-anoj, devigante nin intensive renkontiĝi, diskuti kaj organiziĝi. Esperanto-lando en Dua Vivo estas esperantista paradizo kun kursejo, biblioteko, apud-maraj babilejo kaj dancejo, herbejo kaj montoj – kaj kun regula ĉeestado de esperantistoj el la tuta mondo.

Anna Löwenstein, Italujo


Por pli da informoj pri Esperanto kaj Dua Vivo vidu:
http://duavivo.webs.com/
http://duavivo.wordpress.com/

Por informoj pri prelegado en Dua Vivo vidu: http://duavivo.webs.com/prelegienduavivo.htm


Prelegoj en Dua Vivo

Pluraj prelegoj okazintaj en Dua Vivo estas spekteblaj en la reto. Vidu:

Renato Corsetti pri "-ata/-ita: solvata, ne solvita": http://video.google.com/videoplay?docid=-1583581640250499309

Anna Löwenstein pri "La fontoj de La Mastro de la Ringoj": http://parolumondo.com/2008/06/15/ringoj/

Nefarius Qinan pri "Tokipono - la bona lingvo": http://www.ipernity.com/doc/bergino/3469382

Personaj iloj