Landonomoj en Esperanto

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi

LANDONOMOJ EN ESPERANTO


La baza sistemo

La sistemo de la landonomoj en Esperanto havas du partojn.

La unua parto:

homo

---o
ital-o
franc-o
german-o
angl-o
ĉin-o
japan-o
egipt-o

lando

---ujo
Ital-ujo
Franc-ujo
German-ujo
Angl-ujo
Ĉin-ujo
Japan-ujo
Egipt-ujo

Ĉi tie la radiko indikas la homon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ujo por krei la landonomon.


La dua parto:

lando

---o
Brazil-o
Uson-o
Kolombi-o
Pakistan-o
Indonezi-o
Kenj-o
Sud-Afrik-o

homo

---ano
brazil-ano
uson-ano
kolombi-ano
pakistan-ano
indonezi-ano
kenj-ano
sud-afrik-ano

Ĉi tie la radiko indikas la landon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ano por krei la nomon de la homo, kiu loĝas tie.


La finaĵo -lando

Sed estas problemo! Oni povas uzi la finaĵon -lando anstataŭ -ujo. Rigardu:

homo

---o
pol-o
svis-o
skot-o
finn-o
dan-o

lando

---lando (---ujo)
Pol-lando (Pol-ujo)
Svis-lando (Svis-ujo)
Skot-lando (Skot-ujo)
Finn-lando (Finn-ujo)
Dan-lando (Dan-ujo)

Teorie oni povus aldoni la finaĵon -lando al ĉiuj landonomoj anstataŭ -ujo (ekz. German-lando, Sved-lando ktp.) En la praktiko oni tre malofte aŭdas tiajn formojn.
Tiuj nomoj apartenas al la parto I de la sistemo.
La radiko indikas la homon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ujo aŭ -lando por krei la landonomon.


Sed rigardu la subajn ekzemplojn:

lando

---o
Irlando-o
Island-o
Nederland-o

homo

---ano
irland-ano
island-ano
nederland-ano

Tiuj nomoj apartenas al la parto II de la sistemo.
La radiko indikas la landon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ano por krei la nomon de la homo, kiu loĝas tie.
-lando ne estas finaĵo, sed estas esenca parto de la radiko, kiun oni ne povas forigi.

-ujo/-io

Multaj homoj preferas uzi la finaĵon -io anstataŭ -ujo. Ekzemple:

homo

---o
ital-o
franc-o
german-o
angl-o
ĉin-o
japan-o
egipt-o

lando

---io (---ujo)
Ital-io (-ujo)
Franc-io (-ujo)
German-io (-ujo)
Angl-io (-ujo)
Ĉin-io (-ujo)
Japan-io (-ujo)
Egipt-io (-ujo)


Sed rigardu la subajn ekzemplojn:

lando

---o
Kolombi-o
Ĉili-o
Siri-o
Indonezi-o
Aŭstrali-o
Niĝeri-o
Liberi-o

homo

---ano
kolombi-ano
ĉili-ano
siri-ano
indonezi-ano
aŭstrali-ano
niĝeri-ano
liberi-ano

Tiuj ekzemploj apartenas al la parto II de la sistemo. La radiko indikas la landon, kaj necesas aldoni la finaĵon -ano por krei la nomon de la homo, kiu loĝas tie.
-i- ne estas parto de la finaĵo. Ĝi estas esenca parto de la radiko, kiun oni ne povas forigi.
En tiuj ekzemploj, -io ne anstataŭas la finaĵon -ujo. Oni ne povas diri “Kolombujo”, “Ĉilujo” ktp.

Landoj kun -(i)stano

En kelkaj landonomoj, pro influo de la naciaj lingvoj, multaj homoj uzas la finaĵon -stano aŭ -istano anstataŭ -ujo. Tiuj nomoj ĝenerale apartenas al la parto I de la sistemo.

homo

---o
afgan-o
kazaĥ-o
kirgiz-o
kurd-o
taĝik-o
turkmen-o
uzbek-o

lando

---ujo/ ---(i)stano
Afgan-ujo / Afgan-istano
Kazaĥ-ujo / Kazaĥ-stano
Kirgiz-ujo / Kirgiz-istano
Kurd-ujo / Kurd-istano
Taĝik-ujo / Taĝik-istano
Turkmen-ujo / Turkmen-istano
Uzbek-ujo / Uzbek-istano

Sed estas unu tia landonomo, kiu apartenas al la parto II de la sistemo (ĉar ne ekzistas popolo, kiu nomiĝas “pakoj”). La finaĵo -istano estas esenca parto de la radiko, kiun oni ne povas forigi:

lando homo
---o ---ano
Pakistan-o pakistan-ano

Geografiaj nomoj

Eŭropo

Albanujo/io albano
Andoro andorano
Anglujo/io anglo
Aŭstrujo/io aŭstro
Belgujo/io belgo
Bulgarujo/io bulgaro
Britujo/io brito
Ĉeĥujo/io ĉeĥo
Danlando, Danujo/io dano
Estonujo/io estono
Finnlando, Finnujo/io finno
Francujo/io franco
Germanujo/io germano
Grekujo/io greko
Hispanujo/io hispano
Hungarujo/io hungaro
Irlando irlandano
Islando islandano
Italujo/io italo
Jugoslavujo/io jugoslavo
Kimrujo/io kimro
Kroatujo/io kroato
Latvujo/io latvo
Liĥtenŝtejno liĥtenŝtejnano
Litovujo/io litovo
Luksemburg(i)o luksemburg(i)ano
Makedonujo/io makedono
Malto maltano
Moldavujo/io moldavo
Monako monakano
Nederlando nederlandano
Kanado kanadano
Kolombio kolombiano
Kostariko kostarikano
Kubo kubano
Meksiko meksikano
Nikaragvo nikaragvano
Panamo panamano
Paragvajo paragvajano
Peruo peruano
Porto-Riko portorikano
Salvadoro salvadorano
Surinamo surinamano
Urugvajo urugvajano
Usono usonano
Venezuelo venezuelano


Mez-Oriento

Barejno barejnano
Irako irakano
Irano iranano
Israelo israelano
Jemeno jemenano
Jordanio jordaniano
Kataro katarano
Kurdistano, Kurdujo/io kurdo
Kuvajto kuvajtano
Libano libanano
Omano omanano
Palestino palestinano
Saŭda Arabujo/io saŭd-arabo
Sirio siriano
Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj ano de UAE
Mozambiko mozambikano
Namibio namibiano
Niĝerio niĝeriano
Niĝero niĝerano
Ruando ruandano
Sejŝeloj sejŝelano
Senegalo senegalano
Siera-Leono siera-leonano
Somalujo/io somalo
Sud-Afriko sudafrikano
Sudano sudanano
Svazilando svazilandano
Tanzanio tanzaniano
Togo, Togolando togano, togolandano
Tunizio tuniziano
Ugando ugandano
Zambio zambiano
Zimbabvo zimbabvano


Azio

Afganujo/io, Afganistano afgano
Armenujo/io armeno
Azerbajĝano azerbajĝanano
Bangladeŝo bangladeŝano
Birmo, Mjanmao birmano, mjanmaano
Brunejo brunejano
Butano butanano
Ĉinujo/io ĉino

Oceanio

Aŭstralio aŭstraliano
Fiĝioj fiĝiano
Mikronezio mikroneziano
Nov-Zelando novzelandano
Papuo-Nov-Gvineo papuo
Polinezio polineziano
Salomonoj salomonano
Samoo samoano
Tahitio tahitiano
Tongo tongano Norvegujo/io norvego
Pollando, Polujo/io polo
Portugalujo/io portugalo
Rumanujo/io rumano
Rusujo/io ruso
San-Marino san-marinano
Serbujo/io serbo
Skandinavujo/io skandinavo
Skotlando, Skotujo/io skoto
Slovakujo/io slovako
Slovenujo/io sloveno
Svedujo/io svedo
Svislando, Svisujo/io sviso
Turkujo/io turko
Ukrainujo/io ukraino
Vatikano vatikanano


Ameriko

Argentino argentinano
Bahamoj bahamano
Bolivio boliviano
Brazilo brazilano
Ĉilio ĉiliano
Domingo domingano
Ekvadoro ekvadorano
Grenado grenadano
Groenlando groenlandano
Gujano gujanano
Gvatemalo gvatemalano
Haitio haitiano
Honduro hondurano
Jamajko jamajkano

Afriko

Alĝerio alĝeriano
Angolo angolano
Benino beninano
Bocvano bocvanano
Burkino burkinano
Burundo burundano
Centra Afrika Respubliko ano de CAR
Ĉado ĉadano
Ebur-bordo eburbordano
Egiptujo/io egipto
Eritreo eritreano
Etiopujo/io etiopo
Gabono gabonano
Gambio gambiano
Ganao ganaano
Gvineo gvineano
Gvineo-Bisaŭo gvine-bisaŭano
Ĝibutio ĝibutiano
Kabo-Verdo kaboverdano
Kameruno kamerunano
Kenjo kenjano
Kongo, Kongolo kongano, kongolano
Lesoto lesotano
Liberio liberiano
Libio libiano
Madagaskaro madagaskarano
Malavio malaviano
Malio maliano
Maroko marokano
Maŭricio maŭriciano
Maŭritanujo/io maŭritano
Filipinoj filipinano
Hindujo/io, Barato hindo, baratano
Honkongo honkongano
Indonezio indoneziano
Japanujo/io japano
Kamboĝo kamboĝano
Kartvelujo/io kartvelo
Kazaĥujo/io, Kazaĥstano kazaĥo
Kipro kiprano
Kirgizujo/io, Kirgizistano kirgizo
Koreujo/io koreo
Laoso laosano
Malajzio malajziano
Maldivoj maldivano
Mongolujo/io mongolo
Nepalo nepalano
Pakistano pakistanano
Rusujo/io ruso
Siberio siberiano
Singapuro singapurano
Sri-lanko srilankano
Taĝikujo/io, Taĝikistano taĝiko
Tajlando tajlandano
Tajvano tajvanano
Tibeto tibetano
Turkmenujo/io, Turkmenistano turkmeno
Turkujo/io turko
Uzbekujo/io, Uzbekistano uzbeko
Vjetnamujo/io vjetnamo

Personaj iloj