La statuto de Tutmondeca Esperanto
El La Bona Lingvo
- reiru al La Asocio Tutmondeca Esperanto
Statuto
1.CELOJ
Tutmondeca Esperanto havas la celojn
a. protekti la logikecon kaj tiel plialtigi, respektive restaŭri la simplecon kaj internaciecon de Esperanto lau la principoj registritaj en la Fundamento de Esperanto kaj prezentataj en la konsiloj de Zamenhof,
b.kompreni kaj komprenigi tiun internaciecon, kiu en la tempo de Zamenhof estis bazita sur limigita nombro da eŭropaj fontolingvoj, kiel tutmondecon, t.e. tute rekonante la eŭropajn radikojn de Esperanto agadi por
i. purigado de Esperanto je superfluaj novaj vortoj
ii. akcepto de novaj vortoj el ne-eŭropaj kulturlingvoj, kiam oportune
iii. ellabori kriteriojn por enpreno de ‘fremdaj vortoj’, kiel nomataj en la dekkvina regulo de la Fundamenta Gramatiko, en Esperanton, laŭ ties elparolo aŭ laŭ ties skribo, kaj por la maniero en kiu ili ‘ricevas (nur) la ortografion kaj la gramatikajn finaĵojn de tiu ĉi lingvo’
iv. speciala konsiderado de kriterioj por ‘fremdaj nomoj’ kaj komprenebleco de specvortoj kaj nomoj en Esperanto por homoj edukitaj en lingvo kun nelatina skribo
v. purigado de Esperanto je idiomaĵoj, propraj al eŭropaj lingvoj kaj malfacile kompreneblaj por ne-eŭropanoj
vi. rekonado en instruado kaj studado de la propreco de la Esperanta gramatiko kaj ne aŭtomate klarigi ĝiajn fenomenojn laŭ la ĝerman-latin-greka modelo
c. instigi la Akademion de Esperanto al intensa plenumado de siaj taskoj de esplorado, kontrolado, reviziado kaj kritikado de vortaroj, lernolibroj kaj kursoj per interreto, kun aparta zorgo pri la evoluo de la lingvo Esperanto en medio de neformala transdonado de lingvokono,
d. zorgi ke esperantistoj, precipe verkistoj, vortaristoj, redaktistoj kaj instruantoj uzu klasikan esperanton, tutmonde kompreneblan.
2. MEMBROJ KAJ OBSERVANTOJ
a. Kiel membroj de TE estas allaseblaj homoj scipovantaj Esperanton, disponantaj pri internacie funkcianta retpoŝtadreso kaj subskribintaj la celon a. de la statuto.
b. Oni fariĝas provizora membro de la asocio per sendo de plenigita aliĝilo al la sekretario aŭ la kasisto de la estraro, kiu mencias: la personan kaj familian nomojn kaj loĝlandon, la subskribon de celo a. de la statuto, la deziron partopreni en la diskutoj de la centra diskutlisto kaj la elekton de minimume unu el la ekzistantaj programpunktoj, pri kiu ekzistas funkcianta retdiskutlisto (vidu artikolon 3).
La membreco fariĝas definitiva post pago de la kotizo, ne pli malfrue ol tri monatoj post aliĝo.
c. La mesaĝoj de provizora membro en la centra diskutlisto estas kontrolataj de la listestro antaŭ plusendo. Provizora membro ne rajtas voĉdoni.
d. La membroj de Tutmondeca Esperanto partoprenas aktive en programpunktoj derivitaj de la celoj menciitaj en artikolo 1. Pri la programpunktoj kaj la retagadlistoj decidas la centra diskutlisto. Vidu artikolon 3.
e. Ĉiu membro povas inviti konatulojn aliĝi al la listo, sendante al tiu la aliĝilon, menciitan sub b.
f. Provizora membro estas prezentata al la membraro de la elektitaj de li retagadlisto(j) de la sekretario aŭ prezidanto de la Estraro. Se ene de du semajnoj venas obĵeto kun argumento kontraŭ aliĝo de tiu kandidato, la membraro de la retagadlisto decidos post kromaj du semajnoj pri anigo aŭ ne de la kandidato.
g. Aparteno al la centra diskutlisto kaj minimume unu el la retagadlistoj, kun regula ricevo de la mesaĝoj, estas deviga por la membroj; malabono de la minimumo da listoj signifas eksiĝon el TE.
h. Observantoj povas esti esperantistoj kiuj estas interesitaj en la celoj kaj funkciado de la asocio, sed ne volas aŭ povas esti membroj. Ili pagas la duonon de la kotizo de membro.
3. ORGANIZO
a. La organoj de la asocio estas a) la interreta centra diskutlisto b) la estraro c) la retagadlistoj
b. La interretan centran diskutliston partoprenas ĉiuj membroj. Deklaroj kaj decidoj de TE estas validaj nur se faritaj en tiu listo.
La decidoj en la centra diskutlisto povas rilati al
i. la statuto
ii. starigo kaj malfondo de retagadlistoj, ilia decidometodo kaj unu aŭ pluraj programpunktoj komisiitaj al ties anoj
iii. elektado de prezidanto, sekretario kaj kasisto kaj de estroj de agadlistoj por periodo de tri jaroj
iv. la retejo de TE kaj la programpunktoj en ili diskonigataj
v. la elekto de individuoj por aliaj daŭraj funkcioj
vi. la taskado de individuoj pri taskoj limigitaj laŭ daŭro, por organizaj aferoj, ekzemple registrado de ĉeestantoj en kunveno dum Universala Kongreso, eldonaj aferoj, ekzemple redaktado de deklaro, teksto aŭ libro kiu reprezentas la (plimultan) opinion de la membroj, kaj tiel plu
vii. ĉiuj ĝeneralaj mastrumaj kaj enhavaj aferoj, kiuj ne apartenas al la kompetento de iu aparta retagadlisto, kiaj la organizado de fizika kunveno dum Universala Kongreso, la rilatoj al Universala Esperanto Asocio kaj al la Akademio de Esperanto, la alto de la kotizo por membro kaj observanto kaj ĝia validecdaŭro
viii. ĉiuj kondiĉoj kaj proceduroj pri la maniero en kiu oni prezentu sin kiel kandidaton por elekto aŭ taskiĝo, pri la kondiĉoj por povi esti kandidato kaj la sistemo de kalkulado de tio kiu estas la elektito aŭ taskito.proponado, kandidatigo kaj voĉdonado
ix. ĉiuj aliaj kondiĉoj kiuj favoras bonan internan funkciadon de la asocio
c. La estraro konsistas el
i. prezidanto, kiu reprezentas la asocion alekstere kaj organizas voĉdonadon en la centra diskutlisto, se la sekretario ne faras tion, Samtempe li estas proprietulo de la centra diskutlisto kaj kiel tia havas la taskon interveni ĉe konfliktoj en la diskutoj kies daŭro ne favoras la atingon de la celoj de la asocio.
ii. sekretario, kiu estas respondeca pri organizado de fizikaj kunvenoj, ekzemple dum Universala Kongreso, rilatas kun mastrumantoj de retagadlistoj kaj organizas voĉdonadon en la centra diskutlisto
iii. kasisto, kiu prezentas ĉiujare kasraporton kun kopioj de konteltiroj. Decidoj de la centra diskutlisto pri elspezoj validas nur en la limoj de la monsumo pri kiu disponas la kasisto. En tiuj limoj, la kasisto agas laŭ la decidoj de la asembleo.
d. La retagadlistoj estas estrataj de personoj kiuj havas la aprobon kaj ĝenerale estu elektitaj de la centra diskutlisto. Ili realigas la programpunktojn de la asocio, kiuj estas publikigataj en propra retejo, kaj kie ankaŭ estas arĥivataj kaj prezentataj al la Esperanta publiko la rezultoj de la agado. Je la starigo de la asocio en 2009 tiu retejo estis www.bonalingvo.it. La membroj de retagadlisto elektas ĉiun trian jaron reprezentanton inter la membroj de la asocio. En voĉdonadoj en la centra diskutlisto tia reprezentanto havas nombron da voĉoj, kiu egalas al la superen rondigita nombro da centoj da membroj de tiu retagadlisto.
4. VOĈDONADO PRI PROPONOJ KAJ PERSONOJ EN LA CENTRA DISKUTLISTO
a. Propono povas esti starigita en la centra diskutlisto en du manieroj:
i.se starigita de membro, kiu ĉeestis ĉe kunveno de Tutmondeca Esperanto dum la lasta aŭ antaŭlasta Universala Kongreso aŭ de membro de la Akademio de Esperanto
ii. se ĝi antaŭe estis proponita kaj diskutita en unu el la retagadlistoj kaj tie ricevis la apogon de minimume 20% de la voĉdonintaj membroj
b. La centra diskutlisto elektas, por trijara periodo,
i. prezidanton, sekretarion kaj kasiston de la Estraro de la asocio
ii. membro(j)n por mastrumi la diskutadon kaj la decidojn kaj plenumi la funkcion de administranto respektive mastrumanto de la centra diskutlisto, se la estraro deziras apartan funkciulon por tiuj taskoj..
c. La decidado en la centra diskutlisto okazas, kiam dezirate de kiu ajn membro, per formala voĉdonado.
d. Se la decidado en retlisto okazas per formala voĉdonado, ekzemple en Yahoo, la teknikaj kondiĉoj pri voĉdonado devas esti tiaj ke
i. la vortigo de la propono estas absolute klara, kontrolebla kaj neŝanĝebla
ii. membroj ĉiumomente povas kontroli la progreson de la voĉdonado, laŭ nombro de jam voĉdonintoj kaj aktualaj nombroj da voĉoj por, kontraŭ kaj sindetenantaj aŭ pri vicrangoj de kandidatoj
iii. plurobla enestado de membroj en la voĉdonrajtigitaro ne eblas Se la decidado en retagadlisto okazas laŭ la 'japana' maniero (sen voĉdonado), la listestro estas responsebla pri tio, ke
i. la vortigo de la propono estas absolute klara, kontrolebla kaj neŝanĝebla
ii. ĉiuj listanoj havu sufiĉe da tempo por pripensi kaj konigi sian starpunkton,
iii. lia konkludo pri la rezultaĵo en kazo de pluranimeco estas submetebla al postulo de rekonsiderado
e. La voĉdonado en la centra diskutlisto devas finiĝi post kvardek tagoj. Ĉiuj decidoj en ĝi estas adoptitaj per minimume 50%-a plimulto de la voĉoj, por statutŝanĝaj decidoj necesas plimulto de minimume 60%.
5. REVOKO DE FUNKCIULOJ Ĉiuj taskitoj kaj funkciuloj estas revokeblaj per elekto de anstataŭanto per simpla plimulto da esprimiĝintaj voĉoj; la voĉdonado pri revoko kaj samtempe propono de anstataŭa kandidato organizendas laŭ peto de minimume 20% de la voĉdonantaj membroj. Tiu revok-kandidatiga kvorumo devas prezentiĝi en la retagadlisto, se temas pri funkcio aŭ tasko nur ligita al tiu listo. Pri ĉiuj aliaj funkcioj aŭ taskoj la revokproceduro komenciĝas en la centra diskutlisto. Se estas akceptita propono por voĉdonigi pri revoko de la mastrumanto de la centra diskutlisto, tiu transdonas la mastrumadon (portempe) al kunmastrumanto.
