La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


Renato Corsetti

La malbona lingvo: seksismo kaj aliaj ismoj en la okcidenta dialekto de Esperanto.


Esperanton kreis viro, kies menso altgrade funkciis virine, per intuicio. Bonŝance li ne estis lingvisto, sed simple lingvo-amanto. Bedaŭrinde postaj generacioj de viroj, kies menso funkcias nur vire provis kompreni ĝin, uzi ĝin kaj perfortis ĝin. Aliflanke Zamenhof estis filo de sia tempo kaj el tio venas la problemoj pri seksismo en Esperanto, kiuj estus tute solveblaj, se oni ne obstinus virece tranĉi ilin per forto kaj gajni kontraŭ la aliaj.

Esperanto naskiĝis en Eŭropo, sed Zamenhof ne volis ĝin lingve hind-eŭropa. "Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn.........Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial. . . “. Li komprenis, kion li volas fari, kvankam li mem ne ĉiam sukcesis sekvi siajn principojn. Postaj generacioj de eŭropaj parolantoj de Esperanto kaj miskomprenis kaj intence provis igi Esperanton pli eŭropa. Rasismo (boninteca, pretervola kaj ne rimarkata) estas alia ismo.

Estas tempo por redoni al virinoj kaj al neeŭropanoj sian lokon en Esperanto, ne tuŝante la Fundamenton.


1. Intencoj de Zamenhof

La intencoj de Zamenhof estis noblaj kaj puraj. Tio estas vera laŭdifine. Li volis fari lingvon, kiu estu facila, regula, sed pli manipulebla ol Volapük. Kun vortaro konsistanta el konataj internaciaj radikoj. Li, do, volis krei Bonan Lingvon, eble ĉefe ĉar li ne tiom interesiĝis pri la lingvo kiom pri la enhavo, la interna ideo, la homaranismo, ktp.

Ĉiukaze li havis grandan intuician ideon. Malice oni povas diri, ke li havis tiun ideon kaj ne foirĵetis ĝin, ĉar li ne estis profesia lingvisto sed nur lingvo-amanto. Ĉiuj postaj grandaj lingvistoj (ni citu nur Jakobson), kiuj provis fari internaciajn lingvojn en la postaj jardekoj alvenis nur al naturismaj meznombraĵoj.

La ideo de Zamenhof estis la jena:

"Mi aranĝis plenan dismembriĝon de la ideoj en memstarajn vortojn, tiel ke la tuta lingvo, anstataŭ vortoj en diversaj gramatikaj formoj, konsistas sole nur el senŝanĝaj vortoj. Se vi prenos verkon skribitan en mia lingvo, vi trovos, ke tie ĉiu vorto sin trovas sole kaj ĉiam en unu konstanta formo, nome en tiu formo, en kiu ĝi estas presita en la vortaro. Kaj la diversaj formoj gramatikaj, la reciprokaj rilatoj inter la vortoj k.t.p. estas esprimataj per kuniĝo de senŝanĝaj vortoj.

Sed ĉar simila konstruo de lingvo estas tute fremda por la eŭropaj popoloj kaj alkutimiĝi al ĝi estus por ili afero malfacila, tial mi tute alikonformigis tiun chi dismembrighon de la lingvo al la spirito de la lingvoj eŭropaj, tiel ke se iu lernas mian lingvon laŭ lernolibro, ne traleginte antaŭe la antaŭparolon (kiu por la lernanto estas tute senbezona), - li eĉ ne supozas, ke la konstruo de tiu ĉi lingvo per io diferencas de la konstruo de lia patra lingvo."

Tio estas skribita, vere skribita de Zamenhof, ne inventita de mi. Kiel ni vidos poste apenaŭ kelkaj esperantistoj legis la antaŭparolon de la propraj lernolibroj, kiu, male al tio kion la bona doktoro pensis, ja estas bezona.

Tiu estis la genia ideo pri la lingvo de Zamenhof. Sed li havis duan genian ideon pri la strategio por la disvastigo de la lingvo. Li kreis la Fundamenton kaj en ĝia antaŭ parolo li diras la ĉefajn dirindaĵojn por ke Esperanto progresu. Mi pardonpetas pro la iom longa citaĵo, sed mi kredas, ke estas bone relegi tion, kune.

“Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝoj de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj, - estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo.Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj; sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!”

Mi dubas ke Esperanto estus travivinta ĝis nun sen la Fundamento. Vidu la sorton de aliaj planlingvoj.

Aliflanke Zamenhof ne nur estis geniulo sed ankaŭ normala homo, filo de sia tempo kaj de siaj landoj. Ĉi tiun filecon ni abunde trovas en kelkaj aspektoj de la lingvo kaj multe en la Universala Vortaro, kiu estas parto de la Fundamento.

Pluraj aspektoj de Esperanto estas kritikataj nuntempe. Ĝenerale oni riproĉas al Zamenhod, ke li ne estis moderna usonano. Se li estus li eble ne enkondukus la akuzativon, li eble ne enkondukus la ĉapelitajn literojn, eble la pluralo finiĝus per –s, ktp. Kiel vi vidas ĉiuj kritikoj atakas tion, kion okcidenteŭropaj lingvoj, sed ĉefe la usona, ne havas. Oni ne ŝatas paroli ion, kies strukturo similas tiel nelaŭmodajn lingvojn kiel la rusan kaj la germanan, la ĉeĥan aŭ la litovan. Alia aspekto plej kritikata nuntempe estas ĝia “seksismo”. Eble en hazarde la kritikoj pri ĉi tiu aspekto komenciĝis nur en la lastaj jardekoj post la eksplodo de simila problemo en pluraj okcidentaj landoj en la 70-aj jaroj.

Se oni honeste legas la Fundamenton oni povas konstati ke la sistemo pri kiu Zamenhof pensis estis tre simila al tiu de la franca, de la angla, de la germana, ktp. “Li” estas la nemarkita, ĝenerala pronomo en situacioj en kiu la sekso ne gravas aŭ ne estas konata. Ekzemple en la 13-a ekzerco ni trovas la frazon: “Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas similia al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon…”.

Same pri la uzo de la sufikso –in- ni trovas en la 36-a ekzerco la jenajn ekzemplojn: “Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino. – La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. – Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.”

Kion montras tio? Simple ke Zamenhof vivis en sia tempo.

Kaj kio pri la radikoj “zizel-“ kaj “verst-“ en la Fundamento? Zamenhof estis ankaŭ filo de siaj landoj.

Tamen nur tiuj el ni, kiuj kapablas preteriri la nunan tempon, rajtas kritiki lin. En ĉiu generacio la homoj, kiuj kapablas pensi sendepende de la kulturo de tiu difinita tempo estas ege malmultaj.


2. Kaj kio okazis en la realo……..

Okazis, ke ankaŭ la unuaj esperantistoj estis filoj de sia tempo kaj de “sia lingvo”. Jam en la unua jaro Zamenhof estis inundata de reform-proponoj. Oficiale ili ŝuldiĝis al la fakto ke la lingvo ne rapide progresis kaj al la deziro forigi tiujn facetojn de la lingvo, kiu malhelpas ĝian progreson. En la realo temis pri la nekonfesinda deziro “malsovaĝigi” Esperanton kaj igi ĝin pli simila al la “grandaj” okcidentaj kulturlingvoj, alivorte al la franca. Same nekonfesinde hodiaŭ la klopodo estas similigi Esperanton al la angla.

Jam en 1894 Zamenhof publikigis en La Esperantisto ampleksan reformproponaron. Post la publikigo oni aranĝis voĉdonon inter la Esperantistaro pri kvar demandoj - ĉu malakcepti ĉiajn reformojn, - ĉu akcepti senŝanĝe la reformon ellaboritan de Zamenhof, - ĉu enkonduki aliajn reformojn, - ĉu akcepti la Zamenhofan ellaboraĵon, sed iom modifite.

La rezulto, publikigita en novembro 1894, montris absolutan plimulton kontraŭ ĉiaj reformoj. Pledis por 1: 157 voĉoj, por 2: 11 voĉoj, por 3: 3 voĉoj, por 4: 93 voĉoj.

Kaj jen la tiam proponitaj reformoj (kiuj similas al multaj el la nuntempaj):

- La supersignoj malaperas. - La c estis elparolata kiel malnova ŝ; z kiel malnova c. - Artikolo ne plu ekzistas. - La akuzativo havas la saman formon kiel la nominativo. - En multenombro la substantivoj anstataŭas -o per -i. - La adjektivo finiĝas, same kiel la adverbo, per -e kaj ne ŝanĝas sian formon. - La tabelaj vortoj estas anstataŭataj per vortoj prenitaj el la naturaj lingvoj. - La prepozicio je estas unue forigata sed poste aperis en la reformita vortaro.

Kaj jen ekzemplo de la reformita lingvo:

Unuaj vortoj de Patro nia: Patro nue kvu esten in cielo, sankte estan tue nomo, venan regito tue, estan volo tue, kom in cielo, sik anku sur tero.

kaj kelkaj ekzemploj el la vortareto proponata:

- borgeso (= burĝo) - kavalo (= ĉevalo) - omnu (= ĉiu) - koruso (= ĥoro) - jovedo = jaŭdo) - meilo (= mejlo) - epolo (= ŝultro) - sik (= tiel)

En 1909 aperis al unua oficiala aldono al la Universala Vortaro produktita de la tiama Lingva Komitato (nuna Akademio).

En ĝi la agado de la kaŝeŭropistoj estas ankoraŭ pli evidenta.

Jen kelkaj ekzemploj laŭ grupetoj .

En la unua grupo estas vortoj, kiuj rekte kontraŭstaras la vorto-faradon de Espernato laŭ la Fundamentaj reguloj. Ĉu vi memoras pri la dismeto de la ideoj, kiun havis en la menso Zamenhof?

antipatio: malsimpatio aŭ malinklino anonima: sennoma tragikomedio: tragedio, kies finiĝo estas feliĉa

Ni ne komentu pri la enkonduko de la radiko “tragi-“, kiu ŝajnae validas nur en ĉi tiu okazo.

Eble ankaŭ

antipodo: loko de la tero, kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia duonglobo

estas parto de la enkonduko de la radiko “anti-“ tre vivanta ankaŭ nuntempe en, ekzemple, “antisemit-“, kiun mi nomus “kontraŭ-ŝem-id-“.

La dua grupo rilatas al la fifama sistemo geografio-geografo, kiu firmigas sian ĉeeston, kaj donas eblecojn al postaj generacioj fari multe pli da strangaĵoj.

filozofio: scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado. filozofo: scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion. mito: tradicia fabela rakonto pri antikvaj dioj kaj praaj tempoj. mitologio: tradiciaj fabelaj rakontoj de la antikvuloj pri la dioj kaj duondiaj herooj. filologio: scienco, kiu . . . esploras la lingvojn kiel organojn de la spirita vivo de la popoloj. filologo: scienculo, kiu studas la filologion astrologio: arto diveni ion estontan laŭ la astroj astrologo: astrologiisto astronomio: scienco pri la astroj astronomo: astronomiisto filantropo: humanulo, homaramanto aŭ bonfarema homo filantropio: humaneco, homaramo aŭ bonfaremo teologio: metoda studo pri Dio kaj diaj aferoj teologo: teologiisto

Iom aparta estas la pozicio de:

inkvizicio: mezepoka eklezia institucio kaj tribunalo. inkvizitoro: membro de la inkvizicia tribunalo

kiam komenciĝas la kvazaŭregulo literaturo/literatoro. Abundas krome la kvazaŭgrekaĵoj:

apologo: fablo. epigrafo: mallonga surskribo, metita sur konstruaĵo por indiki ĝian destinon, daton k.t.p. epigramo: mallonga versareto esprimanta satiran kritikon. prologo: parto de teatraĵo, kiu anoncas kaj preparas la agon. epilogo: fina parto de verko, kiel malo de prologo. epiteto: adjektivo, aldonata senpere al substantivo, por ĝin kvalitigi. epizodo: flanka agado, ne streĉe ligita kun la ĉefa temo, en rakonto aŭ poemo.

kaj ĝenerale la okcidentaĵoj:

manuskripto: manskribaĵo, skribaĵo destinita por presiĝo. beletristiko: literaturo laŭ la artisma vidpunkto. depeŝo: urĝa sciigo, sendita per rapida vojo, precipe per telegrafo. kavalerio: parto de armeo konsistanta el rajdsoldatoj. spado: glavo konsistanta el longa, rekta, mallarĝa, pinta kaj unutranĉa aŭ dutranĉa klingo kun tenilo adjutanto: oficiro, kiu komunikas al la subuloj la ordonojn de generalo aŭtentika: nedubeble certa, vera aŭ originala, oficiale certigita hekatombo: buĉofero el cent bovoj, ĉe antikvuloj

La premion inter la oficiale aldonitaj vortoj povas ricevi la radiko “kanon-“, al kiu oni donas tre malsamajn signifojn.

kanono: 1. pafilego. 2. eklezia regulo, koncernanta la kredon kaj obeendajn devojn. 3. ekleziaj katalogoj de la sanktuloj aŭ de la sanktaj libroj

Per ĉi tio la lingva komitato ŝajnas diri: ankaŭ en Espernato ekzistu vortoj kun pli ol unu signifo tute inter si nerilataj.

La verkon de la tiama Lingva Komitato daŭrigis kun elano la postaj generacioj, en kiuj oni konstante plu provis forigi la radikojn ĝermanajn aŭ rusajn enkondukitajn de Zamenhof. Se li mem ne estus protektinta per la Fundamento vortojn kiel “fingro” kaj “tago” kaj “prava”, nun ni certe dirus “deto”, “ĵurneo” kaj “rajta”. Preter la ŝerca tono, efektive statistikaj kalkuloj pri la morfemaro de Esperanto de la Universala Vortaro tra Plena Vortaro ĝis Plena Ilustrita Vortaro, montras ke la procentaĵo de enkondukitaj morfemoj nek francaj nek anglaj prakitke emas reduktiĝi al nulo en la lastaj tempoj .

Ĉi-rilate legantoj, kiuj havas tempon, bonvolu mem esplori la vortojn “plaĝo” kaj “strando”, “razeno” kaj “gazono” en la pluraj eldonoj de Plena Vortaro kaj de Plena Ilustrita Vortaro, por vidi kiel sisteme oni provas forigi la ĝermanajn radikojn favore al la latinidaj.

Tio okazis dum la tuta 20-a jarcento, kun la malgranda malsameco, ke en la lasta jardekoj la angla ludas la rolon, kiun iam ludis la franca. Tio estas rekte kontraŭa al la spirito de la lingvo, kiun Zamenhof kreis, kaj kiu situas centre de la malsamj lingvo-tipo. Ĝi ne estas nur fleksia, nur aglutina aŭ nur izola. Ĝi estas esence io alia, kiel montras ĉiuj seriozaj lingvistaj analizoj de ĝi.

Esence oni ne legis la antaŭparolon de la lernolibroj kaj provis leksike pliokcidentigi Esperanton. Pro ĝentileco mi ne volas doni la indikojn por retrovi la skribojn de tiuj, kiuj teorie asertas, ke Esperanto devas plieŭropiĝi.


3. Diferencoj inter monda lingvo kaj naciaj lingvoj

Unu el la problemoj, laŭ mi estas ke multaj kontinentaj eŭropanoj havas malantaŭ si jarcentojn da “diglosio”. Diglosio estas samtempa uzo de du lingvoj, el kiuj unu utilas pro la ĉiutagaj “malaltaj” bezonoj (paroli kun siaj familianoj, aĉeti manĝojn, kaj similaj) kaj unu por la superaj kulturaj bezonoj (fari prelegon en la universitato, verki libron, skribi al la registaro, ktp.). Ĉi tiu situacio komenciĝis en la roma imperio, kiam oni komencis paroli la novlatinajn lingvojn sed pluskribis en la latina.

Tiam ekestis la ideo, ke la kleruloj parolas en lingvo malsama ol tiu de la popolo, kaj tiu ideo vivas ankoraŭ ĝis nun kaj efikas eĉ al Esperanto. Tio klarigas kial poem-verkistoj ankoraŭ nun ne komprenas, ke ne estas la vortoj sed la ideoj, kiuj igas poemon poemo. Same validas pri prozaj libroj, noveloj, kaj similaj.

Intertempe tiu situacio ne validas en multaj landoj ankaŭ en Eŭropo kaj ĉefe en la anglalingvaj landoj. Se oni verkas en lingvo nekomprenebla por la legantoj oni estas konsiderata pretenda kaj malbona verkisto.

Kvankam la situacio de uzo de du lingvoj aŭ de du variaĵoj de la sama lingvo estas monda fenomeno, estas klare, ke lingvo kiel Esperanto planita por internacia uzo ne bezonas iĝi tiom komplika, se ĝi volas resti lingvo lernebla de ĉiuj, facila kaj sen esceptoj.

Naciaj lingvoj estas la rezulto de la historio, kiu portis ilin al la nuna stato. Internacia lingvo estas lingvo kreita por ke ĉiuj lernu ĝin kiel eble plej facile. Ni ne bezonas enmeti en Esperanton la pronomojn vi-vira, vi-virina kaj vi-du-viroj, vi-du-virinoj, ĉar la araba posedas ilin, nek ni bezonas enmeti du vortarojn, unu por parolado de superulo al malsuperulo kaj la aliaj por parolado de malsuperulo al superulo, ĉar kelkaj aziaj lingvoj posedas ilin.

Kial, do, ni devas aldoni al Esperanto la tutan grek-latinan sciencan vortaron de okcidentaj lingvoj, ekzemple? Kial “kor-kuracisto” nepre devas esti “kardio-logo”?

Per tio ni montras nian absolutan indiferenton al la neeŭropaj esperantistoj kaj ĉefe al la neeŭropaj neesperantistoj, kiuj devos lerni ĝin. Tion mi observis ĉe ĉiuj esperantistoj.


3. La okcidenta dialekto


Dum la tuta pasinta jarcento, kiel mi jam diris, ni sisteme ignoris neeŭropanojn. Ĉu ĉinoj, japanoj kaj araboj ankaŭ parolas homajn lingvojn? Neniu scias, kaj neniu interesiĝas, ĉu ankaŭ tiuj lingvoj devus kontribui al Espernato.

Sed, kvankam, mi ne vidis multajn voĉojn pledi por la tutmondeco de Esperanto, ekzistas unu rimarkinda escepto: Claude Piron. Claude Piron, konata verkinto de la libro La Bona Lingvo. Plurfoje li aludis al la avantaĝoj de Esperanto, se ĝi sekvus iomete ankaŭ la ĉinan.

“Multaj sintaksaj detaloj de Esperanto estas simple kopiado de eŭropaj lingvoj, kaj ne konformas al logiko, kiel komprenata de ĉino. Ekzemple multaj eŭropaj aŭ amerikaj esperantistoj uzas strukturon kiel: Oni ne devas kraĉi sur la trotuaron (Zamenhof , ekzemple, skribis: "mi ne devas malatenti tion"). Nu, por ĉinoj, mi ne devas signifas "mi ne estas devigita, mi povas, mi rajtas, sed mi ankaŭ rajtas tion ne fari: mi ne devas = ne estas mia devo.

Tamen la ĉefa problemo estas la giganta vortaro de Esperanto, kiu ofte estas konfuza por ĉino. Ekz. la ĉina lingvo havas vorton kiu signifas "memstara" kaj estas laŭvorta traduko de "mem-star-a". Tre facile por ĉino. Sed esperantistoj strange enkondukis kaj uzas la vorton aŭtonoma, kiu, unuavide por ĉino, analiziĝas kiel aŭto-nom-a kaj do signifas "rilata al la nomoj de aŭto(mobilo)j". Same estas ege konfuze por ĉino kompreni, ke teologio ne estas la "scienco pri teo(j)".

Ankaŭ la signifkampoj (semantikaj kampoj) de Esperanto-vortoj malofte kongruas kun la ĉina. Rigardu en PIV, ekzemple, kiom da malsamaj sencoj, nerilataj inter si, havas vortoj kiel partio, ludi, poŝo, ktp.”

Ĉar nur Claude Piron diras tion, la efiko sur la parolantoj ne povas esti granda. Kvankam el la gramatika vidpunkto Esperanto restas relative stabila de la epoko de la Fundamento ĝis nun, el la vortara vidpunkto, tio estas tute ne vera.

Por provi iomete atentigi pri tiu fenomeno ni starigis la retejon www.bonalingvo.org, en kiu, interalie, oni provas dokumenti la ekemplojn de malbona lingvo kaj proponi alternativojn.

La laboro estas ankoraŭ en la komenco, sed jam nun mi povas aldoni plurpaĝan liston de uzataj vortoj apartenantaj laŭ mi al la malbona lingvo.

Temas pri provo redoni iom malsimplajn kaj okcidentecajn vortojn en Esperanto per pli simplaj. La malkonsilataj vortoj jen estas naturisme okcidentaj jen grekdevenaj sciencaj nekompreneblaĵoj. La fonto de ĉi tiuj vortoj estas pluraj. Jen la ĉefaj:


- http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html reta paĝo de Thierry Salomon.

- http://www.bonalingvo.it/index.php/Listo_de_Gotou_Humihiko listo de Gotou Humihiko.

- http://www.uea.org/vikio/Superfluaj_Vortoj listo de Raymond Gerard, siavice prenita el http://www.angelfire.com/ny2/ts/vortoj.html


Kaj krome ili venas el peronaj legadoj kaj observoj kaj el diskutoj en la listo la-bona-lingvo@googlegroups.com.

Unu el la regulo por starigi la liston estas, ke laŭeble oni havu la opinion de ĉino, japano aŭ alia ekstereŭropano antaŭ ol decidi pri vorto.

Tio estis malfacila por Zamenhof sed ne por ni pro la modernaj komunik-rimedoj.


Vi mem rajtas tralegi la listojn por vidi, ĉu io ŝanĝiĝis de la tempo de la Unua Oficiala Aldono, kaj vi mem rajtas kontribui igi tiun liston ĉiam pli fidinda.


Aldonaĵo 1

Listoj de simplaj samsignifaj vortoj el www.bonalingvo.it

Enkonduko en la retejo:

Ĉi tiuj listoj estas nun konstruataj. Ili enhavas liston de novaj radikoj (neologismoj) aŭ de malfacilaj radikoj kaj eblajn pli simplajn samsignifajn vortojn. La linio: lant-a --> mal-rapid-a devas esti legata ĉi tiel: anstataŭ uzi la radikon lant uzu la kunmetitan radikon mal-rapid-. La linio: biologi-o = viv-scienc-o devas esti legata: apud la radiko biologi- vi rajtas uzi la kunmetitan radikon viv-scienc-. Ĝenerale post radikoj fundamentaj aŭ oficialaj estas la signo =. Nur en kelkaj okazoj ni tamen signalas per kombino de la du signoj =-->, ke malgraŭ la oficialeco aŭ fundamenteco prefere vi uzu alian radikon. Ekzemple: animal-o =--> best-o Se vi trovas serion de demandosignoj, ????, tio signifas, ke esplorado pri la vorto estas ankoraŭ okazanta. Se vi trovas ke ne ekzistas unu el la ĉi-supraj signoj inter la vorto kaj la proponata samsignifa vorto, tio signifas, ke la vorto venas el unu el la listoj utiligataj en la komenca periodo de starigado de la paĝaro, kaj ke ĝi ne estis ankoraŭ pridecidita de la zorgantoj de ĉi tiu listo "Simplaj samsignifaj vortoj".

Simplaj samsignifaj vortoj

Personaj iloj