Kia estonteco por UEA?

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


Kia estonteco por UEA?

Aperis interesa artikolo lastatempe en skota regiona ĵurnalo The Press and Journal (2010 09 27). Ĝi rakontas pri studento Alec Jarvis, kiu ĵus lernis Esperanton kaj nun provas mem organizi kunvenon en Edinburgo por trovi aliajn parolantojn. Alec klarigas: “Kiam mi la unuan fojon provis paroli Esperanton en ret-babilejo, mi trovis min en konversacio kun homoj en Koreujo, Argentino, Kazaĥujo kaj Ĉinujo. Per kiu alia lingvo tia afero estus ebla?”

Tiu studento, kiu ŝajne eĉ ne imagas, ke ekzistas Esperanto-Asocio de Skotlando, lernis per Interreto, supozeble per lernu.net. Laŭ la artikolo: “Li esperas renkonti aliajn entuziasmulojn pri Esperanto ĉe la trinkejo Standing Order en George Street, Edinburgo, la 21an kaj 22an de aŭgusto.” Alivorte, li mem organizas agadon tute ekster la tradicia Movado, uzante Facebook por trovi aliajn Esperanto-parolantojn (apenaŭ eblus nomi ilin esperantistoj). Por legi la plenan anglalingvan artikolon, vidu: http://www.pressandjournal.co.uk/Article.aspx/1848022?UserKey=#ixzz0vM2CJagd

Iniciatoj kiel tiu de Alec aŭguras bonege por la estonteco de la Esperanto-movado (kvankam verŝajne ne por la estonta evoluo de la lingvo). Kiel ĉio, kio okazas en Interreto, ĝi ekestas spontanee, sen la scio kaj ekster la rego de la ekzistanta movado, precipe de UEA.

Dum tiaj spontaneaj agadoj floras en la reto, UEA perdadas membrojn. Iom post iom ĝi fariĝas periferia, dum la vera Esperanto-agado okazas aliloke. Se la nuna evoluo daŭros, post kelkaj jaroj UEA malaperos entute, dum samtempe Esperanto mem bone fartos kaj viglos en la reto – efektive ĝi plenumos ĝuste tian internacian rolon, kian Zamenhof esperis por ĝi antaŭ 120 jaroj.

Se UEA baldaŭ malaperos, ĉu tio gravas? Finfine ĝi jam ekzistas pli ol cent jarojn; tio estas impona historio, kaj verŝajne malmultaj asocioj atingas saman aĝon. Ĉu UEA plenumis sian celon kaj nun povos trankvile morti?

Tamen, la Esperanto-movado sen ia centra instanco estas malfacile imagebla. Oni ankoraŭ bezonas instancon por reprezenti la esperantistojn tra la mondo, ekzemple ĉe organizaĵoj kiaj UN, la Eŭropa Unio, aŭ la Nobel-komitato. Oni ankoraŭ bezonas komitaton, kiu strebas plani kaj direkti la agadon de la movado. Oni ankoraŭ bezonas organizaĵon por aranĝi la universalajn kongresojn. Oni ankoraŭ bezonas la libroservon de UEA – ekzistas aliaj libroservoj tra la movado, sed tiu de UEA estas la plej granda kaj kompleta. Oni ankoraŭ bezonas fizikan konstruaĵon ie en la mondo por teni ne nur la libroservon, sed ankaŭ la bibliotekon kaj arĥivojn de la Esperanto-movado de la unuaj cent jaroj, kiam tiuj arĥivoj estis paperaj kaj ne virtualaj.

Kiam la Esperanto-movado unue aperis en la 19a jarcento, ĝi ne havis centran organizaĵon. En ĉiu lando ekestis apartaj grupoj kaj naciaj asocioj, kaj nur post du jardekoj fondiĝis UEA por kunordigi la diversajn agadojn. Se UEA nun malaperus, estas imageble ke tre baldaŭ la entuziasmuloj, kiuj lernas Esperanton per Interreto, venus al la sama konkludo kiel antaŭ cent jaroj: ke oni bezonas centran kunordigan instancon. Alivorte, se UEA ne ekzistus, necesus inventi ĝin.

(Parenteze mi volas atentigi ĉi tie, ke parolante pri UEA oni ofte kunmiksas tri malsamajn nivelojn de agado: 1. La Esperanto-movado kiel tuto; 2. UEA; 3. La Centra Oficejo. En iu ajn diskuto pri la celoj kaj organizado de UEA, necesas klare kompreni pri kiu el la tri niveloj oni parolas.)

Antaŭ ol daŭrigi, tamen, mi tuŝu flankan problemon: la nomon. La vorto “Universala” estis tre laŭmoda en la jaro 1908, sed donas strangan impreson en la 21a jarcento. Mi iam aŭdis la proponon (ĉu de Humphrey Tonkin?) ke la asocio ŝanĝu sian nomon al Esperanto Internacia. Per nova nomo ni forlasu, sed ne forgesu, nian honorindan pasintecon kaj pensu pri tute novstila asocio.

Kaj kia estu tiu novstila asocio? Ni imagu tiujn centojn da miloj da esperantistoj, dise tra la mondo, kiuj lernis Esperanton per Interreto, kaj nun decidis starigi centran kunordigan instancon, Esperanto Internacia. Kiujn celojn ili antaŭvidus por tiu nova asocio? Tio kompreneble estus demando, kiu postulus monatojn da diskutoj kaj retmesaĝoj, sed mi supozas, ke la fina listo povus esti io tia:

1) Gvidi, kunordigi kaj subteni Esperantajn agadojn ĉie tra la mondo;
2) Aktive disvastigi Esperanton;
3) Plenumi servojn por la esperantistaro (revuo, libroservo, organizado de kongresoj ks);
4) Reprezenti la esperantistojn ĉe oficialaj instancoj.

La unua celo rekonus la fakton, ke Esperantaj agadoj nun okazas spontanee, ne nepre pro instigo de centra instanco. Sed se Esperanto Internacia (ni nomu ĝin EI) volus ludi vere centran rolon inter la esperantistaro kaj eventuale gvidi la agadojn anstataŭ nur sekvi ilin, necesus ke ĝi interesiĝu pri tiuj iniciatoj kaj iel okupiĝu pri ili. Kiel ĝi decidu, kiuj agadoj estas subtenindaj? Supozeble ĝi donus sian atenton precipe al tiuj, kiuj kontribuus al realigo de ĝiaj aliaj ĉefaj celoj, n-ro 2 kaj 3.

Celo n-ro 2, aktiva disvastigo de Esperanto, estas evidente vasta kampo, kiu en si mem povus esti la temo de pluraj artikoloj. Mi ne volas nun profundiĝi en tiu temo, sed mi ja volas komenti, ke ĝi ne estas malpli grava ol celo n-ro 3 kaj supozeble meritus saman atenton de la Esperanto-komunumo. La emo de la aktuala UEA estas dediĉi ĉiujn fortojn kaj monrimedojn al plenumado de servoj, dum disvastigo de Esperanto okazas flanke, per projektoj gvidataj de unuopuloj ofte ekstere de UEA mem kaj sen ĝia subteno. Nia nova asocio Esperanto Internacia devus decidi, kiun proporcion de sia buĝeto ĝi dediĉu al ĉiu el siaj celoj; ĉu ĝi ne konkludus, ke disvastigo de Esperanto estas same grava kampo, kaj meritas saman financan kaj moralan subtenon, kiel provizado de servoj?

Tamen ni ne bezonas atendi fondiĝon de Esperanto Internacia por tuj rekoni du gravajn inciatojn, kiuj jam ekzistas kaj certe kontribuas al disvastigo de Esperanto. Mi pensas pri la du retejoj lernu.net kaj edukado.net. Kiel kutime, tiuj ne estis kreitaj de UEA, sed de lertaj unuopuloj kiuj mem serĉas sian financadon kaj eĉ plendas pri manko de subteno fare de UEA, se juĝi laŭ la komento de Peter Baláž aperinta en Libera folio je 2010 07 24 (kiel komento aldonita al la artikolo “Komitatanoj provis haltigi ŝanĝon de redaktoro”). Li skribas: “UEA ekzemple neniam subtenis finance la projekton www.lernu.net - malgraŭ ke ĝi estas la plej granda retejo por lerni EOn, kun pli ol 88.000 registritaj uzantoj (jes ja, eble nur 20-30.000 vere uzas retejon, tamen estas grandega kvanto), kun pli ol 134 204 354 da vizititaj paĝoj. Same www.edukado.net estis dekomence ekster la UEA-subteno. Jes, ambaŭ projektoj ricevis en 2008 diplomon pri ‘elstara agado’ - sed kredu al mi, tio ne helpos nutri programistojn, verkistojn, prizorgantojn. Ambaŭ projektoj estis kreitaj kaj funkcias danke de ESF, kies decido financi ilin montriĝis vere prava kaj valora.”

Se la nuna UEA ne kreas kaj subtenas tiajn projektojn, por kio ĝi ekzistas? La komento de Peter Baláž denove montras, ke la vera agado okazas flanke de UEA, kiu mem fariĝas pli kaj pli periferia. Do ne necesas pripensi, kiel Esperanto Internacia realigu la taskon antaŭenigi lernadon kaj instruadon kadre de sia celo disvastigi Esperanton; la du iniciatoj jam ekzistas. Tiuj du retejoj devus ricevi financan helpon de EI (inkluzive de salajroj por siaj gvidantoj) anstataŭ pene mem serĉi fontojn de subvenciado.

Sed sendube ekzistas multaj aliaj valoraj agadoj jam spontanee aperintaj en Interreto, kiuj same kiel lernu.net kaj edukado.net povus helpi la asocion EI realigi sian celon disvastigi Esperanton. En la sama artikoleto citita ĉi-supre Peter Baláž skribas: “E@I proponis jam en 2007 plej diversajn projektojn, kiuj povis esti ĝuste financataj de UEA kaj ili povis levi ankaŭ la reputacion de UEA (kaj inter E-istoj, kaj en ekstera mondo). Bedaŭrinde, neniu de tiuj projektoj estis akceptitaj :(. Rezulte do E@I plurajn el ili faris memstare, kelkajn daŭre faras (kaj serĉas financojn diversloke), kelkaj devos atendi eble plurajn jarojn (ĝis kiam troviĝos emo kaj volo realigi ilin).” Mi ne scias, kiaj estis tiuj projektoj, sed konsiderante la bonegajn rezultojn, kiujn Baláž jam atingis pere de la paĝaro lernu.net, mi opinias, ke povus valori esplori ilin – kaj ankaŭ eventuale financi tiujn, kiuj ŝajnas indaj.

Sed ni revenu al mia komenca premiso: ke la esperantistoj tra la mondo, lerninte Esperanton per Interreto, decidus starigi centran kunordigan instancon, al kiu ili donus la nomon Esperanto Internacia. Certe, ilia unua penso ne estus aĉeti fizikan konstruaĵon sed krei retpaĝaron. Mi supozas, ke tiu nova retpaĝaro estus io grandioza, konstante ĝisdatigata kaj ŝanĝiĝanta, kiu donus informojn interalie pri jenaj agadoj kaj servoj:

Esperantaj novaĵoj;
Kalendaro de renkontiĝoj;
Ĉiuj asocioj, instancoj kaj servoj nun listigitaj en Gvidlibro tra la Esperanto-movado;
Naciaj asocioj kaj lokaj grupoj;
Retaj kaj surlokaj kursoj;
Retaj vortaroj;
Libro-katalogo kaj mendejo;
Esperantaj revuoj kaj eldonejoj;
Vikipedio;
Babilejo;
Historioj de Esperanto, Zamenhof, kaj la Esperanto-movado;
Verkistoj kaj literaturo;
Informaj artikoloj kaj filmetoj pri Esperanto.

Kelkaj el tiuj aferoj postulus ligojn al aliaj paĝaroj (ekz. Naciaj asocioj, kursoj, Vikipedio), aliaj aperus en la paĝaro mem (ekz. Novaĵoj kaj Kalendaro de renkontiĝoj).

Estas evidente, ke tia retpaĝaro devus esti kreita kaj redaktata de salajrataj profesiuloj – tio ne estas io, kion entuziasma volontulo povus fari en sia libera tempo. Ĝi bezonus du apartajn redaktorojn: unu por okupiĝi pri la teknika kaj grafika aspektoj, la alia pri la enhavo kaj lingva aspekto. Tro ofta eraro (ankaŭ de la programistoj mem) estas la supozo, ke la sama homo, kiu scipovas konstrui tre viglan retpaĝaron, kapablas ankaŭ verki taŭgan enhavon. Interalie, paĝaro de Esperanto Internacia devus esti lingve modela, same kiel estas la nuna revuo.

Cetere la nova itallingva paĝaro de la esperantistoj en Castelli Romani (regiono ĉirkaŭ Romo) estis kreita de profesia programisto, kiu ĵus lernis Esperanton. Tiu ankoraŭ konstruata retpaĝaro montras, kion povas fari fakulo; vidu ĉe http://www.esperanto-castelli.org.

Ĉu Esperanto Internacia entute havus fizikan oficejon? Kiel mi menciis supre, oni ja bezonas konstruaĵon ie en la mondo por teni nian pasintecon, se ne nian estontecon. Kompreneble tiu konstruaĵo ne nepre devus esti la nuna; ekzistas pli malmultkostaj urboj ol Roterdamo. Eblus ankaŭ pripensi, ĉu simple transdoni la tutan arĥivon al iu biblioteko aŭ muzeo – sed ĝi ĉiam devus resti sub la rego de esperantistoj. Ŝtata biblioteko povus iam decidi, ke la Esperanta kolekto ne sufiĉe valoras por dediĉi al ĝi la necesajn spacon kaj prizorgadon.

Nun ni venas al la celo n-ro 3: plenumi servojn por la esperantistaro. Tio estas la ĉefa agado – praktike la sola agado – de la aktuala UEA, kaj sendube ĝi restos grava ankaŭ estonte. Esperanto Internacia, same kiel la nuna UEA, bezonus libroservon. Unue necesus krei allogan retkatalogon; la modelo devus esti la retpaĝaro de Amazon kun bona serĉprogramo, proponoj al aĉetontoj, ebleco rigardi interne de la libroj, komentoj de legantoj ktp. Krome oni devus demandi sin, ĉu estas oportune, ke ĉiuj libroj estu kolektitaj en la sama loko. Eble devus esti pluraj centroj, kiuj tenus la librojn, kaj la rolo de EI estus nur transsendi la mendojn al la koncernaj libroservoj. Evidente, por tiu servo ĝi ricevus malgrandan makleraĵon – samtempe, ĝi ŝparus la koston de stokado de la libroj, pakado, dissendado ktp. Aliflanke, povus esti oportune teni la stokojn en diversaj centroj tra la mondo: se dek eŭropaj esperantistoj volus aĉeti la saman libron eldonitan en Japanujo, ĉu kostus malpli sendi ĝin al ili unuope el Japanujo, aŭ sendi pli grandan stokon al unu centro en Eŭropo?

Alia agado, kiu ĉiam necesos, estus organizado de internaciaj kongresoj. Sed la kongresoj, same kiel la asocio mem, devus ŝanĝiĝi kaj moderniĝi. Tio estas tute alia temo, pri kiu mi jam skribis en aliaj okazoj, do mi ne dediĉos spacon al ĝi nun. Mi tamen aldonu, ke laŭ mia ĝisnuna sperto preskaŭ ĉiu propono pri moderniĝo, eĉ rilate al la plej flankaj detaloj, renkontas tujan reziston. Tio ne aŭguras bone por eĉ pli revolucia reformpropono celanta ne nur la kongresojn, sed la tutan asocion.

Kio pri la revuo? Ĉu oni ankoraŭ bezonus ĝin, aŭ ĉu la retpaĝaro kovrus ĉiujn necesojn? Eble iam ĝi ne plu ekzistos, sed intertempe estas grave atenti la situacion de tiuj, kiuj ankoraŭ ne faras ĉion per Interreto. Multaj el ili estas la plej longedaŭraj kaj fidelaj membroj de UEA, kiuj eventuale pagis sian dumvivan membrecon antaŭ tridek jaroj – oni ne simple forĵetu ilin por amindumi al pli junaj kaj allogaj novuloj. Ni povas imagi, do, ke iam Esperanto Internacia ne plu havus paperan revuon, sed ke dum interŝanĝa periodo tio ankoraŭ ekzistus.

Eble tamen la formo de la papera revuo devus ŝanĝiĝi. La nuna situacio estas, ke la baza koncepto estas la papera revuo, kiun oni aperigas ankaŭ en la reto. Devus okazi la malo; ke oni ekiras de retaj informoj kaj artikoloj, kaj poste presas ilin por tiuj membroj, kiuj ankoraŭ preferas ricevi la revuon surpapere. Tio kunportas kompreneble la problemon, ke presi sep cent ekzemplerojn de revuo kostas relative pli ol presi kvar mil, kaj tio signifas, ke la revuo eventuale devus esti malpli lukse presita ol nun.

Ĉu ankaŭ la Jarlibro devus malaperi? Mi jam proponis, ke en la retpaĝaro de EI troviĝu ĉiuj informoj, kiuj nun aperas en Gvidlibro tra la Esperanto-movado; tiuj estas la samaj, kiuj konsistigas la unuan parton de la Jarlibro. Sed la plej ampleksa parto de la Jarlibro estas la Delegita Reto. La Delegita Reto estis fondita en epoko kiam ne eblis serĉi kaj kontakti servojn per Interreto. Estis tiam la ideo, ke se oni veturus al iu urbo, oni unue skribu al la loka delegito por peti tiun mendi hotelon; eĉ ke la loka delegito renkontu ĉe la fervoja stacidomo esperantistinon, se ŝi vojaĝus sola (antaŭ la 1-a Mondmilito oni konsideris tion nekonvena, ke sinjorino vagu sen vira akompano tra fremda urbo). Evidente la Delegita Reto ne plu havas sencon kiel servon; aliflanke por multaj el la delegitoj mem, ilia aperigo en la Jarlibro estas grava rekono pri ilia kontribuo al la Esperanto-movado. Se oni forigus la Delegitan Reton, necesus a) formale danki tiujn, kiuj ĝis nun aperis en ĝi, eventuale per ia diplomo; b) serĉi novan manieron rekoni la agadon de malpli konataj esperantistoj. Mi proponas jenan sistemon: ke en la retpaĝaro de EI aperu rubriko “Esperantisto de la semajno”, en kiu oni ĉiusemajne prezentu la foton, biografion kaj agadon de iu loka aktivulo.

Kiel nia nova asocio, Esperanto Internacia, estu gvidata kaj administrata? Ĉu komitato, estraro kaj prezidanto estas aktualaj konceptoj, aŭ ĉu ili jam malaperis? En la pasinteco oni kutimis je hierarĥia strukturo, kaj la agadoj estis antaŭplanitaj kaj direktitaj de la centro. La moderna modelo estas pli fleksebla; agadoj emas okazas spontanee, kaj la rolo de la centra instanco estas ĉefe subteni kaj kunordigi ilin. Sed dum ekzistus tiu centra instanco, ĝi ankoraŭ bezonus ian gvidantaron (precipe kiam temus pri financa administrado) do ŝajnas al mi ke la malnovaj konceptoj pri komitato kaj estraro ne tute malvalidiĝis. La kreado de nova asocio tamen donus eblecon repripensi la situacion, kaj decidi, ĉu strukturi la gvidantajn organojn alimaniere.

Mi jam parolis plurajn fojojn pri finacado, sed ankoraŭ ne tuŝis la kernan demandon: kiel pagi la starigon de nova Esperanto-asocio kaj ties repaĝaron? Evidente necesus zorgaj esploroj pri la eblecoj kun taksoj pri estontaj enspezoj, antaŭ ol oni povus entrepreni tiel grandiozan novan projekton. La retpaĝaro Ĝangalo esperis financi sin per pagitaj reklamoj, sed tio ne funkciis, kaj post 3-4 jaroj ĝi malaperis. Intertempe la situacio eble pliboniĝis; lernu.net ricevas dekojn da miloj da trafoj, do ni povas imagi, ke same okazus por modernigita retpaĝaro de EI. Tio espereble estus pli interesa kampo por reklamistoj ol la relative malgranda Ĝangalo.

Ĝangalo estis kreita de brazilano Flavio Rebelo, kiu poste havis la ideon fondi ankaŭ interretan televidokanalon. La historio de tiu nesukcesinta projekto Internacia Televido povus esti instrua por ni. Ĝi komenciĝis bone: Rebelo dum pluraj monatoj faris prelegvojaĝon tra Eŭropo kun la celo kolekti la necesan kapitalon, kaj efektive sukcesis kunmeti 23.000 eŭrojn, sed ne la 35.000 eŭrojn, kiujn li bezonis. Tial la Esperanta televida kanalo ekfunkciis en pli simpla formo ol tiu planita, kaj plejparte sen la dungitaj profesiuloj, kiujn Rebelo antaŭvidis. Necesus analizi la historion de tiu projekto por eviti la samajn erarojn; interalie, ĝi tro dependis de unu homo. Por pliaj detaloj vidu: http://eo.wikipedia.org/wiki/Internacia_Televido.

Certe la nova asocio EI bezonus kapitalon por ekfunkcii, same kiel la projekto Internacia Televido – kaj la komenca sukceso de Flavio Rebelo montras, ke la esperantistoj estas pretaj donaci malavare por projekto, kiu inspiras ilin. Ĉu poste oni povus daŭrigi la financadon per kotizoj? Verŝajne la sistemo devus ŝanĝiĝi de la nuna modelo, laŭ kiu malmultaj membroj pagas relative grandan sumon, al alia laŭ kiu multaj membroj pagus malpli grandan sumon, ekz. po €10 jare. Ĉar ĉiuj rajtus senpage rigardi la retpaĝojn, la kotizo estus libervola, kun la celo subteni la movadon, aŭ eĉ nur subteni difinitajn agadojn. Diversaj (neesperantistaj) iniciatoj en Interreto montras, ke entuziasmuloj ja pretas kontribui malgrandajn sumojn por subteni retpaĝaron, kies pluekzisto gravas al ili. Kaj tre verŝajne, multaj el la homoj, kiuj nun pagas membrecon en UEA, ankoraŭ estus pretaj subteni la retpaĝaron de EI per sumo same granda kiel la nuna membrokotizo.

Eble pli da homoj estus pretaj pagi sian membrecon en UEA se ili rajtus pagi la kotizon kvaronjare. Tio ne estis ebla, kiam necesis mane registri la novajn membrojn kaj memorigi ilin perpoŝte; krome sendi monon eksterlanden estis komplike kaj multekoste. Nun, kiam eblas pagi per kreditkarto kaj memorigi per aŭtomata komputila progamo, nenio malhelpas la trimonatan kotizadon. Cetere, se oni konsideras, ke partopreno en retaj grupoj ofte daŭras nur kelkajn monatojn, tiu trimonata pago pli bone kongruas kun la situacio. Iu kiu ĵus lernis Esperanton kaj provizore entuziasmiĝas, povus estus preta tuj pagi al Esperanto Internacia kvaronjaran kotizon de €10, dum ŝi/li ne pretus pagi €40 por tuta jaro.

Alia fonto de financado estus la asocioj, kies nomoj estus listigitaj en la retpaĝaro de EI. Sendube ili devus kontribui al la kreado kaj prizorgado de tiu retpaĝaro. Sed jen ni renkontas problemon; por ke ĝi estu la ĉefa fonto de informoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado, la retpaĝaro de EI nepre devus esti la plej ampleksa kaj kompleta entute ekzistanta. Se gravaj asocioj ne aperus en ĝi pro nedeziro aŭ nekapablo kontribui finance, ĝi tuj perdus tiun avantaĝon. Verŝajne necesus interkonsenti kun la landaj kaj fakaj asocoj same kiel faras la nuna UEA, sed eĉ se ili ne pagus iliaj nomoj devus aperi.

Estas klare, ke serĉado de donacoj, testamentoj, reklamoj kaj aliaj fontoj de enspezoj estus tre grava tasko de Esperanto Internacia. Ĝi devus dediĉi al tio la laboron de unu salajrata oficisto. Estas komentinde, cetere, ke la homoj volonte pagas por servo, kiu gravas al ili. Ili malpli volonte pagas, se ili sentas, ke tiu servo nur ekzistas por gajni monon. Tio estas la opinio de multaj esperantistoj nuntempe rilate al la mongajnaj agadoj de UEA, kiuj vekas indignon pli ol deziron kontribui. Alivorte la servo kaj la entuziasmo devas veni unue; la mono sekvos.

Ĝis nun la gvidantoj de UEA rifuzas adaptiĝi al la nova situacio. La kelkaj ŝanĝetoj, kiujn ili malvolonte konsentas fari, ne tuŝas la kernon de la problemo. Krome, tiuj ŝanĝoj estas realigitaj laŭ tiel senentuziasma maniero, ke ili ne havas esperon inspiri la ricevantojn. Ne sufiĉas nur preni la ekzistantajn revuon kaj Jarlibron kaj aperigi ilin senŝanĝe en la reto; tiuj eldonaĵoj estis la produkto de alia epoko kaj alia komunikrimedo. Ili devus estis repensitaj en tute alia formo.

La nuna UEA estas restaĵo el la pasinteco; ne nur ĝia nomo sed ĝia tuta organizmaniero originis en la frua 20a jarcento, kiam informado kaj administrado okazis ĉefe per papera poŝto. Ĉu ni devas atendi ĝian morton, antaŭ ol fondiĝos Esperanto Internacia? Tio estas unu ebleco, sed mi vidas du aliajn. Unu estas, ke oni jam nun fondu la novstilan asocion, kiu ekzistu flanke de UEA kaj iom post iom transprenu ĝiajn agadon, ĝis finfine la du asocioj kunfandiĝus. La alia estas, ke la ekzistanta UEA transformu sin mem kaj fariĝu io tute nova, kiel fenikso naskiĝinta el la cindroj de la pasintaj cent jaroj.

Kreado de nova asocio, aŭ transformado de la malnova, estas giganta projekto, ne malpli impona ol la fondado de UEA komence de la pasinta jarcento. Evidente ĝi postulos longan kaj zorgan pripensadon. La afero tamen urĝas. Se ni deziras, ke tiu kreado/transformado estu direktota de la aktivuloj de la aktuala movado, ni devas komenci diskuti la aferon nun. Se ni ne baldaŭ faros drastajn reformojn, realiĝos tiu alia situacio, kiun mi prezentis komence de ĉi tiu artikolo kiel fantazian eblecon. UEA malaperos kaj post iom da tempo la entuziasmuloj, freŝe lernintaj Esperanton per Interreto, venos al la sama konkludo kiel antaŭ cent jaroj. Estos ili, sen iu ajn kunligo kun la pasinteco, kiuj starigos la novan UEA.

Personaj iloj