Instrui la landonomojn
El La Bona Lingvo
- reiru al Anna: artikoloj pri lingvaj temoj
Ĉi tiu teksto aperas en la libro Rusoj loĝas en Rusujo, redaktita de Anna Löwenstein kaj eldonita de Itala Esperanto-Federacio.
Anna Löwenstein
Instrui la landonomojn
La leciono pri landonomoj: kia okazo por elrevigi la lernantojn! Ili estas firme konvinkitaj pri la simpleco kaj logikeco de Esperanto, sed nun necesos prezenti al ili sistemon kiu estas nek simpla, nek aparte logika. La tasko tamen estas certe pli facila por tiuj instruistoj, kiuj uzas -ujo, ol por tiuj, kiuj uzas -io; la du partoj de la landonoma sistemo almenaŭ estas klare indikitaj per malsamaj finaĵoj, anstataŭ konfuziĝi en laŭŝajne sama finaĵo kun du funkcioj.
Mi de pluraj jaroj instruas Esperanton laŭ la Cseh-metodo, kaj laŭ la normoj de tiu metodo ellaborigis lecionon por instrui la landonomojn. Antaŭ ol priskribi tiun lecionon necesas memorigi, ke la Cseh-metodo estas konversacia metodo; tial, instruante la nomojn de landoj kaj loĝantoj, mi evitas simple prezenti tedajn listojn. Enkondukante tiujn nomojn, mi konstante starigas pri ili demandojn al la lernantoj: “Kiu estas la ĉefurbo de Francujo?”, “Ĉu vi iam vojaĝis al Grekujo?”, “Kia lando estas Svedujo?”, “En kiu kontinento estas Ĉinujo?”, “Kiu estas la ĉef-ministro de Germanujo?” “Kion trinkas la italoj/japanoj/britoj?” kaj simile. Krom aldoni intereson al la leciono, tio signifas, ke la lernantoj komencas tuj mem uzi la vortojn en vera kunteksto, kio helpos ilin parkerigi ilin.
Preparoj por la leciono pri landonomoj
Esenco de la Cseh-metodo estas zorga pretigado de ĉiu leciono. Ĉiu nova vorto aŭ gramatikaĵo estas bazita sur tiuj jam lernitaj.
Antaŭ ol instrui pri la landonomoj mem, mi preparas la terenon en pli frua leciono, instruante la du bezonotajn sufiksojn -ujo kaj -ano.
• -ujo: Mi instruas vortojn de la speco sukerujo, teujo, monujo, abelujo, ankaŭ pomujo, pirujo ktp. (tamen menciante, ke oni ĝenerale preferas la alternativon kun -arbo!), kaj ankaŭ nedetale tuŝas ĝian uzon en landonomoj, ekz. Italujo, Britujo, kiujn la lernantoj jam de tempo al tempo renkontis neformale.
• -ano: Mi kaptas la okazon por instrui la nomojn de la kvin kontinentoj kun ties loĝantoj: afrikanoj, amerikanoj ktp. Tiuj nomoj por parolantoj de eŭropaj lingvoj estas tuj rekoneblaj. De tie mi progresas al loĝantoj de urboj: romanoj, parizanoj, londonanoj ktp., kaj finfine al vortoj kiaj urbano, vilaĝano, familiano, komitatano, kristano, islamano. Mi evitas en ĉi tiu fazo mencii la uzon de -ano por nomi landanojn (usonano, niĝeriano), ne dezirante jam komenci la klarigon pri la du-parta sistemo, kiun mi traktos en la posta leciono.
La leciono mem
Mi komencas per tiaj demandoj: “Kiel oni nomas la homojn, kiuj loĝas en Italujo?”, “En kiu lando loĝas la angloj?” Baldaŭ do aperas sur la maldekstra flanko de la tabulo tian liston:
norveg/o Norvegujo
hispan/o Hispanujo
japan/o Japanujo
ĉin/o Ĉinujo ktp.
(Kial ĉe la maldekstra flanko de la tabulo? Tio fariĝos klare poste!)
Nun eblas klarigi en simpla Esperanto la regulon: “La simpla radiko signifas la homon. Oni aldonas la finaĵon -ujo por fari la nomon de la lando.” Mi aldonas komence de la listo titolon:
Homo Lando
x-o X-ujo
Alkutimiĝinte al la simpleco de Esperanto, la lernantoj emas nun supozi, ke finiĝis la leciono; evidente ili jam lernis ĉion, kion ili bezonas scii pri formado de lando- kaj popol-nomoj en Esperanto! Venis la momento por seniluziigi ilin: “La sistemo de landonomoj en Esperanto havas du partojn. Sed ni lernis nur la unuan parton. Nun ni lernos la duan parton.”
Finfine mi dividas la tabulon en du partojn per vertikala linio laŭ la mezo. En la dekstra flanko mi komencas listigi ekzemplojn de jena speco, unue donante ilin mem, poste petante pli de la lernantoj. Nur poste mi aldonos la titolon:
Lando Homo
X-o x-ano
Brazil/o brazilano
Niĝeri/o niĝeriano
Aŭstrali/o aŭstraliano
Ĉili/o ĉiliano
Uson/o usonano
Notu la diagonalan strekon, kiu dividas la radikon de la finaĵo. Tio aparte utilos en la postaj paŝoj, kiam mi prezentos la ŝajnfinaĵojn -lando kaj -io; estos grave distingi, kie finiĝas la radiko.
“Ni jam lernis la sistemon Italo loĝas en Italujo. Oni uzas tiun sistemon ĉefe por eŭropaj popoloj, sed ankaŭ por kelkaj aliaj, ekzemple ĉinoj, japanoj, etiopoj ktp.
“En la dua parto de la sistemo, la simpla radiko indikas la nomon de la lando, ekzemple Brazil-, kaj oni aldonas la finaĵon -ano por fari la nomon de la homo, kiu loĝas tie: brazilano.
“Sed estas du problemoj. Foje oni povas uzi la finaĵon -lando anstataŭ -ujo.”
Nun mi komencas doni ekzemplojn, unue ĉe la maldekstra flanko de la tabulo:
pol/o Polujo / Pollando
skot/o Skotujo / Skotlando
svis/o Svisujo / Svislando
finn/o Finnujo / Finnlando
“Sed rigardu la nomojn Irlando, Islando, Nederlando. Kiu loĝas en ili?”
Provante respondi tiun demandon, la lernantoj tuj vidas, ke la sistemo ne funkcias. Tial eblas nun aldoni en la dekstra flanko de la tabulo:
Irland/o irlandano
Island/o islandano
Nederland/o nederlandano
Nun oni vidas la utilon de la dividolinio meze de la tabulo. La lernantoj propraokule vidas, ke iuj nomoj aldoniĝas al la maldekstra flanko, aliaj al la dekstra. Ili ne povas preteratenti la fakton, ke ekzistas du kategorioj, kaj ke Svislando, ekzemple, apartenas al unu kategorio, dum Islando apartenas al la alia. Pri la dua grupo mi klarigas: “-lando ne estas finaĵo. Oni ne povas forpreni ĝin. Ĝi estas parto de la radiko.”
Nun venas la lasta malfacilaĵo. “Tio estas la unua problemo. La dua problemo estas la finaĵo -io. Mi mem ĉiam uzas -ujo, sed multaj homoj preferas -io. Ekzemple, anstataŭ Italujo oni povas diri Italio; anstataŭ Francujo oni povas diri Francio ktp.” Je ĉi tiu punkto, mi aldonas (-io) kiel alternativan finaĵon post la jam listigitaj landonomoj ĉe la maldekstra flanko de la tabulo.
“Sed rigardu tiujn nomojn: Ĉilio, Niĝerio, Aŭstralio ktp. En tiuj nomoj, -io ne egalas -ujo. Tiuj landonomoj estas en la dua parto de la sistemo.”
Por fini, mi disdonas liston de lando- kaj popol-nomoj al la lernantoj, kaj ankaŭ kvizon por solvi hejme. La kvizo konsistas el listo de ĉefurboj; apud ĉiu urbo la lernantoj devas skribi la nomon de la koncerna lando. Kutime ili ĝuas tiun taskon, ĝuste ĉar ĝi estas prezentata kiel kvizo. Kaj tamen, krom instrui plurajn konatajn urbonomojn en Esperanto, ĝi devigas ilin konsulti la liston kaj praktike ekuzi kelkajn el la landonomoj. Tial ne necesas nepre listigi ĉiujn dum la leciono; estas pli grave, ke la lernantoj bone komprenu kiel funkcias la du-parta sistemo.
Resumado
Esenca parto de instruado estas konstanta resumado de la jam lernita materialo – ne sufiĉas klarigi komplikan sistemon nur unu fojon! En la posta leciono, ni komune korektas la kvizon, kaj mi kaptas la okazon por samtempe demandi, kiel nomiĝas la loĝantoj de la koncernaj landoj.
Poste mi disdonas resumon de la antaŭa leciono, kiun la lernantoj tuj laŭtlegos. Ĝi estas verkita per tre simplaj vortoj, kiujn ili jam lernis en pli fruaj lecionoj (eventuale necesos aparte instrui la vorton anstataŭi). La resumo aperas en p. 78-81 de ĉi tiu libro. Elŝutebla versio taŭga por multobligado aperas ankaŭ ĉe http://www.edukado.net/lerniloteko/10433.
