Inaŭgura parolado en la TEJO-Kongreso en Hanojo 2007

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi

Inaŭgura parolado okaze de la IJK en Hanojo en la jaro 2007-a

Estimataj reprezentantoj de la vjetnamaj instancoj, karaj vjetnamaj esperantistoj kaj junaj esperantistoj el la tuta mondo,

povas esti utile en ĉi tiu momento en ĉi tiu kongreso, peti nin pri la jeno: Ĉu Esperanto ankoraŭ havos funkcion en la morgaŭa mondo? Ĉu Esperanto ne estas preterpasita de la tempo? Ĉu ĝi ne restas unu el tiuj sindonaj utopioj de tiu mirinda periodo de espero, kiun la eŭropanoj travivis inter la fino de la 19-a kaj la komenco de la 20-a jarcento? Ĉu nun la mondo ne estas esence malsama ol ĝi estis tiam? Kie estas la tiamaj idealoj de frateco, homa interhelpo, tutmonda paco?

Tiuj idealoj pluvivas inter ni se oni juĝas el la temo de ĉi tiu kongreso: Paco, kunlaboro kaj disvolviĝo. Sed se oni rigardas ĉirkaŭe en la normala mondo oni nur vidas timojn pro la fino de la planedo mem, kiun varmo kaj aliaj veteraj okazaĵoj ŝajnas anonci. Oni vidas nur civilizojn, kiuj atakas civilizojn kaj pretigas armilojn ĉiam pli timindajn kontraŭ imagitaj estontaj malamikoj. Oni vidas la ideojn de efikeco multege plipezi kompare al la ideoj pri socia solidareco. Oni vidas, ke la tuta retoriko pri helpo al disvolvo de la ekonomie malriĉaj landoj montras sian veran vizaĝon: retoriko kaj nenio alia.

Ĉu en ĉi tiuj kondiĉoj estas ankoraŭ loko en la mondo por Esperanto? Mi senhezite respondas per granda jeso.

Efektive la popolo de Esperanto ĉiam kapablis adapti sin al la ŝanĝiĝantaj mondaj kondiĉoj dum la pasinta jarcento, kaj ankaŭ nun ĝi montras sian kapablon. Multiĝas kongresoj universalaj kaj neuniversalaj en multaj partoj de la mondo, kie ili ne tiom ofte okazis antaŭe. Multiĝas kongresaj temoj kun tut-tera signifo, kiel tiu de la ĉi-jara Universala Kongreso: Okcidento en la oriento: akcepto kaj rezistoaŭ tiu de ĉi tiu kongreso.

Esperanto estas nun vokata ludi sian pontan rolon je monda skalo. Inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Tion scias ĉiu komencanta esperantisto. Hodiaŭ ni estas vokataj realigi kongresojn, en kiuj kunvenas ne francoj kun ĉinoj, ne usonanoj kun irananoj, ne rusoj kun araboj sed homoj kun homoj. Alivorte Esperanto estas vokata ludi sian pontan rolon ne nur en Eŭropo sed inter la malsamaj kultur-regionoj de la mondo, la eŭropa, la islama, la orient-azia, ktp.

Se ni ne faras tion kaj insistas parnasisme okupiĝi pri la grandaj malsamecoj inter la hungara kaj la skota skoloj, aŭ okupiĝi ĉefe pri la problemoj kunmeti polojn kaj germanojn, ni estos preterpasataj de la mondo. En la mondo la grandaj problemoj nun estas ne la rivaleco inter Germanujo kaj Francujo sed la rivalecoj inter Ĉinujo, Hindujo, la islamaj landoj, Usono (kaj Eŭropo, kiu deklaras sin parto de ĝi), Afriko, ktp. En ĉi tiu mondo de rivalecoj Esperanto devas porti sian kontribuon por faciligi la dialogon inter homoj de bona volo apartenantaj al la malsamaj grupoj. Tiel ĝi konservos sian signifon kaj eĉ pliigos ĝin.

La politiko de Esperanto en nur unu kontinento jam ne plu estas ebla. Bonŝance! Tio ne signifas, ke oni ne luktu en sia kontinento por Esperanto, eĉ male, laŭ la devizo: pensi tutmonde kaj agi loke. Ni, tamen, konsciu, ke Esperanto jam iĝis, aŭ almenaŭ estas iĝanta, ponto inter ĉiuj mondaj regionoj, kaj ni helpu tiun procedon.

La Esperanto-movado, kiel mi ĵus diris, ĉiutage iĝas realaĵo pli tutmonda. Nun jam venis la momento kiam oni rajtas demandi nin: kial vi neniam kongresis en Afriko? Kaj ni havus problemojn respondi.

Ĉu ĉi tiu estos efektive la jarcento de Azio kaj de aziaj esperantistoj en la tutmonda movado. Mi esperas pri tio, kaj tion, kion oni vidas en ĉi tiu salono, konfirmas maijn esperojn.

Mi volas tamen ankoraŭ profiti vian tempon por doni al vi du mesaĝojn.

La Esperanto-movado daŭre estis kaj ĝis nun restas kontraŭ perforta solvo de intergentaj problemoj. Ĉu vi memoras la dolor-krion de Zamenhof: “Malbenita, milfoje malbenita, estu la intergenta malamo!”? Refortigitaj pro la aprobo de Unuiĝintaj Nacioj ni laŭ niaj tradicioj faras nian devon por klopodi interkomprenigi homojn kaj solvi problemojn laŭ paca maniero.

Okupiĝi pri Esperanto esence signifas okupiĝi pri justeco. Aspiron al justeco oni ne mortigas. Ĝi renaskiĝas en la animo de ĉi junulo en ĉi generacio. Pro tio Esperanto havas longe certigitan vivon.

Ni laboras en la mondo kaj por la mondo, kiel mi jam diris. Eĉ Unesko, eĉ kelkaj neesperantistoj mem fariĝas pli kaj pli sentemaj pri la danĝero de malapero de lingvoj kaj kulturoj kaj provas fari ion. Mi vere hontus, kiel esperantisto, lasi la neesperantistojn defendi la parolantojn de malgravaj kaj atakataj lingvoj. Malgravaj kaj atakataj nuntempe estas preskaŭ ĉiuj lingvoj, la itala, la germana, la ĉina mem kiel la bretona aŭ la ujgura. Nia tasko estas defendi la lingvajn homajn rajtojn de milionoj da homoj en la mondo, kiuj estas ĉiutage, ĉiuhore, ĉiumomente diskriminaciataj pro la lingvo, kiun ili parolas, pro la lingvo-grupo en kiu ili naskiĝis. En ĉi tiu situacio ni simple ne rajtas retiriĝi el la granda mondo, krom se ni volas tute perfidi la originan celon de la movado.

La dua mesaĝo estas mesaĝo de espero pri la kapablo de esperantistoj adaptiĝi al la ŝanĝiĝantaj situacioj.

Niaj gejunuloj, vi en la salono kaj tiuj, kiuj ne sukcesis alveni ĉi tien, daŭre trovas solvojn ĉiam pli efikajn por enmeti la internacian lingvon en la plej modernajn komunik-rimedojn. Mi ne citos al vi la amason da retaj kursoj ekzistantaj kaj la milionoj da paĝoj en la reto kaj la artikolojn en Vikipedio. Ĉio ĉi estas la plej sekura garantio pri nia progreso.

Do, la Esperanto-movado estas en la nuna momento plur-centra, plur-mensa kaj plur-pensa. Neniu mondo-parto valoras pli ol alia. Neniu generacio valoras pli ol alia (kvankam ĉi tie mi devus eble diri, ke la juna generacio certe montras sin samvalora kiel la maljuna).

Ni iru antaŭen kune, junaj kaj maljunaj esperantistoj, vjetnamaj kaj alilandaj esperantistoj daŭre laborante pro nia idealo de justeco en la internaciaj rilatoj kaj inter ĉiuj popoloj kaj lingvoj grandaj kaj malgrandaj.

Vivu la 63-a Internacia Junulara Kongreso de Esperanto!


Dankon pro via atento.

Renato Corsetti

Personaj iloj