Gheneralaj konsiloj por uzi bonan lingvon
El La Bona Lingvo
Reiru al La bona vortaro
Ĝeneralaj konsiloj por esperantistoj, kiuj deziras uzi simplan kaj bonan Esperanton
1. Se ekzistas pluraj vortoj por la sama koncepto, oni konsideru preferinda tiun, kiu enhavas Fundamentan aŭ oficialigitan radikon aŭ kiu estas kunmetita el tiaj radikoj (ekz. ‘vinbero’, ne ‘uvo’).
2. Oni ne uzu novan radikon, se jam ekzistas radiko, kiu tradicie esprimas la saman koncepton (ekz. ‘eosto’ anstataŭ ‘oriento’).
3. Laŭ la 15a regulo: “[...] ĉe diversaj vortoj de unu radiko estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton bazan kaj formi la ceterajn derivaĵojn el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo internacia. Ekz. tragedi|o, sed tragedi|a; teatr|o, sed teatr|a (ne: teatrikal|a), k.t.p.”
4. Laŭ la 15a regulo: “La tiel nomataj vortoj ‘fremdaj’, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fremda fonto, estas uzataj en la lingvo internacia sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finiĝojn de tiu ĉi lingvo.” Tamen, se koncepto estas facile esprimebla per radikoj jam uzataj en Esperanto, evitu senbezone aldoni al la jam ekzistanta radikaro, ekz. per ‘global’ anstataŭ ‘tutmonda’. Krome, kontrolu ke la internacieco estas efektive tutmonda, ne nur regiona.
5. Por medicinaj kaj sciencaj terminoj, oni prefere uzu Esperantajn radikojn anstataŭ grekaj kaj latinaj (ekz. ‘koro’ anstataŭ ‘kardio-’).
6. Aparta teĥnika uzo de nova radiko por specifa koncepto ne estu preteksto por ĝia enkonduko en la ĝeneralan lingvouzon, konkurence al jam tradicia vorto (ekz. ‘futuro’ anstataŭ ‘estonteco’).
7. Nuancojn oni pefere esprimu per kunmetaĵoj bazitaj sur ekzistantaj radikoj (ekz. ‘timema’, ne ‘timida’).
8. La kunmetitaj vortoj rekomenditaj en la Universala Vortaro restas validaj.
9. Esprimu distingojn de baza koncepto per kunmetaĵoj kaj sufiksoj, ne per enkonduko de nova radiko (ekz. ‘elpresi’ ne ‘printi’).
10. En la malmultaj okazoj, en kiuj oni devas enkonduki novan radikon, oni unue kontrolu, kiel oni esprimas la koncernan koncepton ne nur en eŭropaj lingvoj sed ankaŭ en iuj nehindeŭropaj.
