Fun: pun-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
pun-i
difino: 1. Kaŭzi al iu suferon kompense de ties malbonfaro aŭ
kulpo. 2. Kompensi per adekvata suferigo de la farinto.
Ekzemploj: Mi punos vin, ĉar vi estis tre malbona.; Per mono, ne per mano punu vilaĝanon.; Ne kaptita - ne punita.; Kune kaptite, kune punite.; Vivis puninde, mortis ridinde.; Li certe ne restos senpuna!; Ŝi multe laboris kontraŭ mortpuno.; La patrino punis mian malobeon.; Amo kaj puno loĝas komune.; Kiujn punajn metodojn vi havas?; Liaj agoj estas punindaj per la monpuno de 100 eŭroj.
Tradukoj en la Universala Vortaro: punir | punish | strafen |
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: punire
