Fun: publik-o

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


publik-o

difino:Ĉiuj homoj, kiuj ne apartenas al difinita instanco, sekve: 1. Ĉiuj, escepte de aŭ­toritatuloj, organizantoj, fakuloj kaj simile. 2. Ĉiuj, kiuj ĉeestas la spektaklon aŭ­ kunvenis por aŭ­skulti. 3. Ĉiuj, al kiuj estas destinita libro, gazeto kaj simile.

Ekzemploj: Ni pendigis anoncon por la publiko.; Ju laboro pli publika, des pli granda la kritiko.; Ili decidis ne publikigi siajn intencojn geedziĝi.; Ŝi laboras en publikutila institucio.; La tuta publiko aplaŭ­dis la aktorojn.; Mi devas venki mian timon de la publikeco.; Oni juĝis tiun krimon malpublike.; La libro celas tre vastan publikon.; Mi respondos al via letero ne private, sed publike.; Ĉi tie vi povas trovi diversajn publikaĵojn.; Jam malmulte restis atendi ĝis la publikigo de mia libro.

Tradukoj en la Universala Vortaro: public | public | Publikum |

Personaj iloj