Fun: puŝ-i

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


puŝ-i

difino: 1. Per forta movo, premo aŭ frapo, movi aŭ peni movi de la okupita loko. 2. Alkonduki al ia stato aŭ ago.

Ekzemploj: Li puŝis min ne hazarde.: Malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj Esperanto vivis kaj kreskis regule.; Esperanto ne celas elpuŝi la naciajn lingvojn.; Ŝi enpuŝis al li la tranĉilon en la korpon.; Du samaj elektraj polusoj forpuŝas unu la alian.; En la koridoro mi kunpuŝiĝis kun la najbaro.; Li sukcese repuŝis argumenton.; La talento puŝis ŝin al la artista profesio.; Malplena sako puŝas al peko.; Tio povus ekpuŝi al ruiniĝo nian tutan aferon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: posser (impulsion) | push | stossen |

Personaj iloj