Fun: prokrast-i

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


prokrast-i

difino: Transmeti al pli malfrua tempo agon, kies tujan plenumon oni rezignas.

Ekzemploj: Ni prokrastu ĉi tiun diskuton ĝis la sekva kunsido.; Ne prokrastu ĝis morgaŭ­, kion vi povas fari hodiaŭ­.; Prokrastita ne estas perdita.; Tiu tasko ne toleras prokraston.; La katastrofo ne estis prokrastebla.; Vi estas tro prokrastema kaj ĉi tiu via eco ĝenas por via laboro.; Mi senprokraste skribos la leteron.

Tradukoj en la Universala Vortaro: remettre, retarder | delay, retard | aufschieben, verzögern |




Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: procrastinare, rimandare

Personaj iloj