Fun: privat-a
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
privat-a
difino: 1. Plenumanta nenian oficialan rolon. 2. Rezervita al difinitaj personoj, ne publika. 3. Koncernanta nur unu personon kaj ne la aliajn.
Ekzemploj: Mi estas privata instruisto (lernantoj venas al mi por lerni).; La prezo de tiu komputilo estas tro alta por privatulo.; Dum la privata kunsido de la Akademio ni pridiskutis multajn gravajn demandojn.; Mi neniam prezentos mian ideon publike, antaŭ ol ĝi private estos tute mature elprovita.; Tio estas privata domo, vi ne rajtas ĉi tie esti!; Vivon privatan kaŝu la muroj.; Vi malrespektas privatecon de mia vivo!
Tradukoj en la Universala Vortaro: privé, particulier | private | privat |
