Fun: princip-o
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
princip-o
difino: 1. Fundamento, origina elemento kaj fonto. 2. Fundamenta veraĵo, sur kiu baziĝas rezonado, scienco, arto kaj simile. 3. Ĝenerala regulo, rigardata kiel gvidilo de konduto.
Ekzemploj: La laboro estas la principo de riĉiĝo.; La atomoj estas la principo de la korpoj.; Oni ofte uzas la principon de Paskalo por diversaj kalkuloj.; Ne ekzistas principa diferenco inter Esperanto kaj la naciaj literaturaj lingvoj.; Li restis fidela al siaj principoj.; Principe la ĉefa administrado de Universala Kongreso estas prizorgata en la Centra Oficejo.
Tradukoj en la Aldono: principe | principle | Prinzip, Grundsatz | zasada.
Rimarkoj: La vorto jam ekzistanta en la Antaŭparolo al la Fundamento, estis listigita ankaŭ en la 1-a Aldono, kun la tradukoj ĉi tie montrataj.
