Fun: prezent-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
prezent-i
difino: 1. Meti ion antaŭ iu, por ke tiu ĝin prenu, vidu aŭ juĝu. 2. Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili. 2. Konduki iun antaŭ aliaj personoj kaj konigi tiun al ili. 3. Starigi antaŭ ies imago la bildon de iu aŭ io. 4. Meti antaŭ ies okuloj imitaĵon de io, faritan per parolo, pentrado aŭ alia arto. 5. Ludi antaŭ publiko teatraĵon aŭ filmon. 6. Sin montri al ies menso sub unu el siaj aspektoj. 7. Montri la karakterizajn trajtojn de io; konsistigi.
Ekzemploj: Mi jam prezentis al vi mian proponon, nun vi devas decidi, kion fari.; Kion koro sentas, lango prezentas.; Tio estas misprezento de la faktoj.; Cent jarojn silentis kaj subite sin prezentis.; Mi tute ne povis prezenti al mi, kiel tio okazis.; Bonvolu klarigi, kion prezentas tiu ĉi bildo.; Mi longe rigardis la prezenton de batalo en la pentraĵo.; Belega vido prezentiĝis en la momento de la sunsubiro!; Mi prezentis la dramon.; Ĉi tiu spektaklo ĝis nun neniam estis prezentita.; Ĉu vi venos al la filmoprezentado?; La afero prezentas grandan profiton.; Vesto homon prezentas.
Tradukoj en la Universala Vortaro: présenter | present | vorstellen |
