Fun: pret-a
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
pret-a
difino: 1. Tiel aranĝita, ke ĝi estas disponebla por tuja uzo. 2. Estanta en taŭgaj dispozicioj por ion fari tuj.
Ekzemploj: La tagmanĝo jam estas preta.; Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu.; Mi pretigis litojn por la gastoj.; Bedaŭrinde mi scias nenion pri la maniero de pretigado de tiu plado.; Ĉu vi baldaŭ finpretigos la programon?; Ni estas pretaj veturi.; Mi pretas ludi!; Ĉu vi jam pretigis vin danci?; Ŝi ĉiam montras pretecon por helpi al mi.
Tradukoj en la Universala Vortaro: prêt, disposé | ready | fertig |
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: pronto
