Fun: prepar-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
prepar-i
difino:
1. Fari ĉion necesan, por ke ia stato aŭ ago povu efektiviĝi. 2. Fari ĉion necesan, por ke io povu poste esti utiligata. 3. Meti iun en taŭgan dispozicion, por akcepti novaĵon, trapasi ekzamenon kaj simile. 5. Registri sur komputilan diskon la gvidajn markojn kaj informojn necesajn por ĝia posta uzado kun difinitaj diskaparato kaj mastruma sistemo.
Ekzemploj: Oni preparas la militon!; Ne valoras la faro la koston de l' preparo.; Nuntempe mi preparas grandan projekton.; Preĝon faru, sed farunon preparu.; Invitu la gastojn al la tablo, ĉar la tagmanĝo jam estas preparita.; Ĉu vi jam preparis vin por la diskuto?; Mi devas prepariĝi por ekzameno.; Ŝi frekventas preparajn kursojn.; Ni kantis senprepare.; La frato preparas la diskon.
Tradukoj en la Universala Vortaro: prépare | prepare |bereiten, zubereiten |
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: preparare
