Fun: prem-i

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


prem-i

difino: 1. Apliki forton sur objekton en kontakto, malvastigante la spacon okupatan de ĝi, aŭ­ puŝante ĝin ĝis senmoviĝo. 2. Fari tiun agon kiel esprimon de sento. 3. Ĝeni, suferigi, kvazaŭ­ per troa pezo. 4. Repuŝi per superaj rimedoj. 5. Tirane, maljuste traktadi.

Ekzemploj: Ne premu ĉi tiun butonon!; Najbaro ne ĝemas, kiam boto nin premas.; Mi elpremis sukon el la fruktoj.; Enpremi en la teron.; Ŝi trapremis terpomojn kaj faris kaĉon.; Li premis al mi la manon.; Ŝi etendis la manon por manpremo.; La laboro min premas.; Malfeliĉo komuna estas malpli premanta.; Mi cedis al la insista premo de amikoj.; La koro premiĝas vidante tiun situacion.; Ili premis la malamikojn.; Alpremi iun al muro.; La malriĉuloj estas premataj en nia lando.; Li subpremis la homojn.

Tradukoj en la Universala Vortaro: presser, comprimer | press | drücken, pressen |

Personaj iloj