Fun: potenc-o

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


potenc-o

difino: 1. Kapablo de io forte efiki. 2. Kapablo de iu trudi sian volon. 3. Jura aŭ politika povo altrudi sian volon kaj plenumigi siajn ordonojn. 4. Supernatura forto.

Ekzemploj: Mi pensas, ke miaj konvinkaj paroloj havis potencon.; Plej granda potenco kuŝas en la komenco.; Nia literaturo kreskas nun potence.; Mi dubas pri la potenciga efiko de la terapio kontraŭ mia malsano.; En lia mano estas forto kaj potenco kaj neniu povas kontraŭstari al li.; Laboro kaj pacienco kondukas al potenco.; Barbo potenca, sed kapo sensenca.; Antaŭ tima okulo potenciĝas eĉ kulo.; Ne incitu la potenculon!; La parlamento havas leĝdonan potencon.; Iam Romanoj potencis la tutan Mediteraneon.; La registaro de nia lando estas tute senpotenca.; Mi venkis tiun malbonan potencon kaj savis la homojn!

Tradukoj en la Universala Vortaro: puissance | might, power | Macht |

Personaj iloj