Fun: polv-o

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


polv-o

difino: 1. Aro da subtilaj liberaj eretoj de substanco, facile disiĝantaj. 2. Tiaj eretoj el tero aŭ alia substanco al ĝi miksita, kuŝantaj sur la grundo aŭ levataj de la vento. 3. Tiaj eretoj, kiuj kolektiĝas kun malpuraĵoj en la domoj. 4. Restaĵoj de homa korpo.

Ekzemploj: La ĉaro ekveturis kaj leviĝis nubo da polvo.; Ĵeti polvon en la okulojn.; Ĉio estas por li kiel polvero sur la tero.; Kara, senpolvigu viajn ŝuojn.; La vento ĵetis al mi polvon da akvo.; Mi havas alergion kontraŭ florpolvo.; Polveto el pudro falis sur mian blankan robon.; Mi nun viŝas la polvon de sur la mebloj.; La frato purigas la tapiŝon per polvosuĉilo.; La breto estas polv(oplen)a, mi devas ĝin purigi.; Nur polvo restis de li!; Lia korpo dispolviĝis, sed memoro pri li restos por ĉiam.

Tradukoj en la Universala Vortaro: poussière | dust | Staub |

Personaj iloj