Fun: plan-o

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


plan-o

difino:1. Desegno, prezentanta konstruon, urbon aŭ regionon kaj montranta la situacion, la proporciojn kaj la rilatojn de la diversaj partoj. 2. Antaŭe pripensita kaj ordigita aranĝo de efektivigota verko aŭ entrepreno. 3. Rilata malproksimeco, en kiu troviĝas vidaĵoj, aŭ en kiu estas perspektive metataj prezentaĵoj en desegno aŭ pentraĵo.

Ekzemploj: Antaŭ la kongreso ni ricevis gvidlibron kun planoj de la urbo.; Ni jam havas konstruplanon de la nova konstruaĵo.; Ĉu vi jam havas planon por la somero?; Mi planas vojaĝi al Eŭropo.; Laŭplane devas veni cent homoj.; Senplana aktiveco estas nur vana moviĝemo.; Mi promenis senplane.; Sur la antaŭa plano de la desegno staris la bukedo de rozoj.; Ni devas meti niajn personajn dezirojn sur la lastan planon.;

Tradukoj en la Universala Vortaro: plan | plan | Plan | планъ | plan.




Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: piano

Personaj iloj