Fun: petol-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
petol-i
difino: 1. Uzi sian troon da energio en sencelaj viglaj ludaj movoj. 2. Senkonsidere kaj infanece amuzi sin per gaje ŝercaj, plaĉe malicetaj agoj aŭ paroloj.
Ekzemploj: La hundeto petolis ĉirkaŭ miaj kruroj.; Karulo mia, ne petolu!; Ŝiaj belaj petolaj haroj brilis en la lumo de la luno.; Via infano estas tre petolema, sed mi ne ŝatas tian petolemon.; Vi devas esti bona infano, alie ankaŭ via infano estos petolulo.; Li ŝatas petoladi kun virinoj.; Petolu, diboĉu, sed sorton ne riproĉu.; Vi transpetolos la grandan paŝon de via vivo, se vi estos tia nepripensema.; Lia mieno konstante ŝanĝiĝas: jen ĝi estas serioza, jen petola.; Pri siaj petoloj ŝi ĉiam kulpigis nur min.
Tradukoj en la Universala Vortaro: faire le polisson, faire des espiègleries | be petulant, be
arch | muthwillig sein | шалить | dokazywać, swawolić.
