Fun: pes-i

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi

pes-i

difino: 1. Mezuri la pezon de objekto. 2. Esplori la relativan valoron aŭ gravecon de io, taksi, ekzameni.

Ekzemploj: Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas.; Se nun estus pesita mia ĉagreno, ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.; Ŝi staris sur la pesilo kaj ridetis - ŝia pezo malgrandiĝis.; La suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo.; La vendisto faris falsan peson.; Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas.; Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo.; Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileton.; La astronomia etero estis opiniata nepesebla.; Li ĉiam longe pripensadas kaj pesadas ĉiun sian vorton.; Ĉiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraŭ.

Tradukoj en la Universala Vortaro: peser (prendre le poids) | weigh (vb. act.) | wägen | взвѣшивать | ważyć (kogo, co).

Personaj iloj