Fun: perfekt-a
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
perfekt-a
difino: 1. Havanta ĉiujn kvalitojn kaj nenian mankon. 2. Havanta ĉiujn kvalitojn necesajn en sia speco.
Ekzemploj: Neniu homo estas perfekta.; Ŝi elkreskis kiel perfekta belulino.; Vi perfekte kantas!; Ni longe staris ĉe la pentraĵo kaj admiris ĝian perfektecon.; Mi volas perfektigi mian lingvoscion, pro tio mi vizitos perfektigan kurson.; La priskribo estas perfektigebla.; Ŝi volis perfektiĝi en Esperanto.; Vi estas vera perfektisto, kiu neniam estas kontenta pri siaj faritaĵoj.; La projekto jam estas preskaŭ preta. Restis nur kelkaj neperfektaĵoj.
Tradukoj en la Universala Vortaro: parfait | perfect | vollkommen |
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: perfetto
