Fun: pend-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
pend-i
difino: 1. Esti alligita per unu ekstremo tiel, ke la cetero estas libera, ne tuŝante la teron aŭ plankon. 2. Esti levita de sur la tero per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo, kaj morti de premsufoko. 3. Resti senmove super iu aŭ io, ŝvebi.
Ekzemploj: Sur la muro pendis belega bildo.; Tie staris la hundo kun elpendanta lango.; Malpendigu ĉi tiun pentraĵon, ĉar mi ne ŝatas ĝin!; Super la pordo de la butiko pendis lumigebla elpendaĵo.; Li donacis al ŝi belajn orajn orelpendaĵojn.; Longe ŝtelas ŝtelisto, tamen fine li pendos.; Por pendigi ŝteliston, antaŭe lin kaptu.; En dom' de pendigito pri ŝnuro ne parolu.; Pendonto ne dronos.; Li ne plu volis vivi kaj decidis sin pendumi.; La luno pendis en la ĉielo.; La balono flugpendis en la aero.
Tradukoj en la Universala Vortaro: pendre, être suspendu | hang | hängen |
