Fun: paraliz-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
paraliz-i
difino: 1. Perdigi tute aŭ parte la movokapablon. 2. Malhelpi la agadon de io, la efikon de io.
Ekzemploj: La vundo paralizis la brakon.; Li sentis, kiel paraliziga / paralizanta veneno fluas laŭ liaj vejnoj, sed li povis fari nenion.; Ŝi estas paralizita en ambaŭ kruroj.; Li estis trafita de paralizo.; Liaj flugiloj paraliziĝis (li perdis la tutan fervoron kaj kuraĝon).; Ankaŭ paralizuloj povas ludi korbopilkon.; Tio paralizis mian entuziasmon.
Tradukoj en la Universala Vortaro: paralyser | paralyse | paralysiren | парализовать | paralizować.
