Fun: parad-i
El La Bona Lingvo
- revenu al gj: P
parad-i
difino: 1. Laŭvice kaj ceremonie marŝi en revuo. 2. Fiere kaj afekte elmontradi siajn elegantaĵojn.
Ekzemploj: La soldatoj paradis antaŭ la reĝino.; Oni faris grandan paradon por lia enterigo.; Multaj homoj kolektiĝis por ekvidi paradan iron.; Ŝi paradis per siaj laŭmodaj vestoj.; Li havas dentojn ne por parado.; Ili ĉiuj estis vestitaj parade kaj mi eksentis, ke mi ne devas tie esti.
Tradukoj en la Universala Vortaro: faire parade | make parade | prangen | парадировать | paradować.
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: sfilare in parata
