Fun: pac-o

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


pac-o

difino:1. Stato de regno, nacio aŭ alia homgrupo, kiu ne estas militanta kontraŭ alia, 2. Stato de anaro (nacio, gento, familio, societo kaj simile), inter kies anoj ekzistas nenia malakordo aŭ malkonsento, 3. Stato de psiko, kiu ne estas maltrankviligata de zorgoj, timoj kaj simile.

Ekzemploj: Li donis pacon al nia lando.; Tio estas la sola rimedo por pacigi la landojn.; Kie minaco, tie malpaco.; Pro limoj kaj baroj malpacas najbaroj.; Ili vivas inter si en paco.; Geedzoj en paco vivas en reĝa palaco.; Paca silento, ke ne blovas eĉ vento.; Mi jam paciĝis kun mia amiko.; Juĝo komencita paciĝon ne malhelpas.; Li havas tre (mal)paceman karakteron.; Malsaĝulo malpacigis kaj dek saĝuloj repacigi ne povas.; Malpaculon ĉiu batas.; Paco estis sur la vizaĝo de la mortinto.; Paco al lia cindro (la mortinto ripozu trankvile)!; Estis trankvile kaj pace tie.; Mi ne povas paciĝi kun tia ideo!

Tradukoj en la Universala Vortaro: paix | peace | Friede |

Personaj iloj