Fun: flik-i

El La Bona Lingvo

Iri al: navigado, serĉi


flik-i

difino: 1. Surkudri sur la truo de vesto pecon de taŭga materialo, ŝtofo, ledo ktp por ĝin ripari. 2. Laŭpove, pli malpli bone ripari.

Ekzemploj: Vi devas fliki vian pantalonon.; Mia robo havas multe da flikoj.; Lia metio estas flikado.; La truo en la ŝuo estis flikita.; Truon de l'honoro flikos neniu tajloro.; Ne fidu amikon, kiu havas jam flikon.; Malfacilas fliki rompitan amikecon.; Ĉu vi volas flikadi tiun aĵon?

Tradukoj en la Universala Vortaro: rapiécer, refaire | patch, repair | ausflicken, einen Flick auflegen | починять | łatać.

Personaj iloj