Fun: admon-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: A
admon-i
difino: 1. Instigi per parolo al la plenumo de ago aŭ devo. 2. Severe riproĉi, mallaŭdi pro malbona konduto.
Ekzemploj: Admonu vin reciproke.; Mian admonon ŝi ne obeis.; Mi admonas vin fari tion.; La policano admonis popol-amason disiri.; La instruisto admonas la lernantojn pro ilia maldiligenteco.; Al malbonuloj ne helpas admono, nur bastono.; Ne admonu min pro mia malfrua respondo.
Tradukoj en la Universala Vortaro: exhorter | exhort | ermahnen | увѣщевать | upominać.
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- ĉina traduko: 劝 告, 诱 导,劝 阻, 告 诫
- itala traduko: ammonire
