Dokumenta dramo por 16 personoj
El La Bona Lingvo
- reiru al Kampanjo por ujo
DOKUMENTA DRAMO POR DEK-SES PERSONOJ
de Johan Derks
Rolantoj: akademiano, Antoni Grabowski, Louis De Beaufront, Hector Hodler, Gaston Moch, Lejzer Zamenhof, Emile Boirac, Eugène Lanti, Gaston Waringhien, Théophile Cart, Kálmán Kalocsay, Parolisto, Spirito de Zamenhof, vortaristoj, perreta novlerninto, Ĉina lernanto
Parolisto: Aperas Antoni Grabowski.
Grabowski: "Kie estas Ludoviko ?" ………… "Ludoviko ?"
Parolisto: en Varŝavo, estas la jaro 1887 !
Grabowski: "Ho, kreanto de frateco inter la popoloj ! Mi tradukos Puŝkin kaj Mickiewicz !
Parolisto: 1905: "Kie estas Ludoviko ?"
Aperas De Beaufront.
De Beaufront: "Tiu homaranisto ? Hahaha !! Li faras mikspotajhon de religioj, eĉ mencias mahometanojn.
Ĉu li estas en Francujo, en Bulonjo ĉe Maro ? Mi bele restos en Rouen.
En Ĝenevo mi kisos lin, sed jam mi estas graveda, graveda de IDO !!! "
Parolisto: La tempo por reformoj estas jam. Zamenhof multe hezitas ĉu komplezi al la reformemuloj. En broŝuro pri Hilelismo kaj poste pri Homaranismo li proponas la –io-sistemon kiel alternativon por –ujo-sistemo. Li ankaŭ sendas projekton pri ĝi al Emile Boirac, prezidanto de la Lingva Komitato.
Aperas Gaston Moch.
Moch: “Mi proponas simpligon, konsistantan en la alpreno de nova sufikso -i por anstataŭi uj en ĝia geografia signifo. Ni havas seriozajn motivojn supozi, ke ĝi estus aprobita de D-ro Zamenhof por sia granda oportuneco.”
Parolisto: 1908, aperas Hector Hodler.
Hodler: "Individuoj de ĉiuj landoj: Unuiĝu sub Universala Esperanto-Asocio."
Parolisto: 1909: Post la rompo de rilatoj inter la Lingva Komitato kaj la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia la kontraŭecoj inter reformistoj kaj lojalaj esperantistoj atingas kulminon. La Lingva Komitato prokrastas ĉiujn proponojn pri neologismoj.
Émile Boirac publikigas sian Plenan Vortaron Esperanto-Esperantan.
Boirac: “Ni starigis kiel principon, ke la ĉefa kaj plej ĝenerala maniero estas nomi … la landon …. per la sufikso ano, kiel ekzemple Eŭropo, Eŭropano; Irlando, Irlandano; Parizo, Parizano …… kaj ke la alia maniero…… tio estas …… devenigante la nomon de la lando per la sufikso ujo, kiel ekzemple Franco, Francujo; Germano, Germanujo, estas dua. Nur kiam ekzistas efektive gentoj, nacioj, havantaj propran historion, nur tiam oni povas diri, ke la popolo nomas sian landon, kaj uzi la duan procedon.
Parolisto: 1911: Zamenhof donas lingvan respondon pri la demando de la landnomado.
Zamenhof: “Tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso ‘uj’.”
Parolisto: Sed la reformemuloj ne lasas.
Moch: Jam dum sep jaroj nun mi batalas por akceptigi la sufikson –io. La Lingva Komitato voĉdonis por ĝi, sed oni ne konsideras tiun decidon oficiala. Mi ne plu eltenas tiun Esperant-ujon ! Pli bone mi akcelu la idistan reformon.
Parolisto: La unua mondmilito enflamigas Eŭropon. 1915
Hodler: "Individuoj: skribu al neŭtrala Ĝenevo por retrovi parencojn kaj amikojn, perditajn en ĉi-tiu terura milito !" ………… "Francujo ne plu estu ujo de Francoj, sed io de Francoj ! Anglujo estu io de Angloj, Germanujo io de Germanoj !"
Parolisto: aperas Ludoviko Zamenhof.
Zamenhof: "Mi alparolos la diplomatojn, ke post la granda milito iu terpeco A devas ne strikte aparteni al la speciala gento X. Antaŭ longe mi jam respondis al la esperantista popolo: "Eble iam venos la tempo, ke oni uzos por landoj pure geografiajn nomojn, sed tiel longe, kiel ni uzas nomojn de gentoj, ni devas ĉiam uzi ilin kun la sufikso –uj."
Boirac: "Mi, prezidanto de la Lingva Komitato, antaŭsentas mian morton. Post mi …… kiu gardos la lingvan unuecon ? Lejzer, amiko, kie vi restas ?"
Parolisto: Aperas Spirito de Zamenhof
Spirito de Zamenhof: Lejzer mortis en 1917, sed la Fundamento vivas. Laŭ la Antaŭparolo la Ekzercaro apartenas al ĝi: Francujo, Anglujo kaj Germanujo. Centra Institucio povas proponi formon novan, nur se ĝi juĝas, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna. Perfektigadon de la lingvo ni devas fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco.
Parolisto: 1918
Hodler: “La granda milito finiĝis. Ni kreu novan mondon. For la –ujoj. Kiel nova prezidanto de Universala Esperanto Asocio mi decidas uzi ekde nun la sufikson –io por landonomoj.”
Parolisto: Komenciĝas la ribelo de la redaktistoj. Hector Hodler en la revuo Esperanto, Teo Jung en Esperanto Triumfonta, Eugène Lanti, stariginto de SAT, en Sennaciulo.
Kontraŭreformado ekde 1920: Prezidanto de la Akademio kaj de la Lingva Komitato (*) estas Théophile Cart.
Cart: “La Akademio insiste kaj forte konsilas al ĉiuj Esperantistoj, kiuj konscias, ke disciplino estas absolute necesa por konservi la unuecon de nia lingvo, (kaj aparte al la gazetoj) uzi nur la Fundamentan kaj tradician finiĝon ujo: Turkujo, Germanujo, Rusujo kaj tiel plu.”
Parolisto: 74 voĉoj estis por,nur 6 kontraŭ, sed la Akademio ne valoras, laŭ la redaktistoj.
Kálmán Kalocsay, de Literaturo Mondo opinias en 1925, ke la popolo decidu.
Kalocsay: “Sed en la ensenditaj artikoloj ni devas respekti la preferon de la kunlaborantoj. Tiamaniere, vi vidos en la revuo multajn "-io" apud multaj "-ujo". Ni opinias ke tiel okazas kvazaŭ voĉdono, kies rezultojn eble ankaŭ niaj lingvaj institucioj povus utiligi iam, ĉe eventuala, denova konsidero de la afero. Ni esperas ke oni ne juĝos nin nelojalaj al la Akademio, se ni donas okazon por la evidentiĝo de la publika opinio per tia tute demokratia vojo.”
Parolisto: Kiuj estis la opinigvidantoj de la popolo ? En 1931 Lanti skribas en Manifesto de la Sennaciistoj:
Lanti: “Estas homoj ......... , kiuj konsideras, ke la fakto nacio estas io tute natura, sankta kaj konservinda. Tia vidpunkto estas esence reakcia."
Parolisto: Lia agitado kaj la ribelo de la redaktoro havas sukceson. En 1937 Lanti skribas el Japanujo:
Lanti: “Vi scias, ke la sennaciistoj ne povas konsenti al Ia eternigo de la ujoj por nacianoj t.e. la landlimoj. Ĉiu devas scii, ke nun Ia plimulto da esperantistoj forlasis la formon ujo. “
Parolisto: Gaston Waringhien komencas alian ribelon, la ribelon de la vortaristoj.
1933:
Waringhien: Mi notas(**), ke "krom multaj neŭtraluloj, ĉiuj laboristaj rondoj uzas la io-formojn malgraŭ la oficiala malaprobo." Vivu vivanta lingvo ! Vivu la vortaristoj ! La adaptadoj en la lingvo daŭros. Pobo NE, poŭpo JES, strando NE, plaĝo JES, konsideri NE, rigardi JES, traŭmo NE, traŭmato JES, razeno NE, gazono JES. Kredu al ni francoj, ni ja havas la ideon de la perfekta lingvo !
Parolisto: aperas aliaj vortaristoj.
Vortaristoj: Vivu la vortaroj. Ni knedu la lingvon per niaj vortaroj: cipreso NE, kupreso JES, tragedia NE, tragika JES, azoto NE, nitrogeno JES, socia sekso NE, genro JES.
Parolisto: El al 15a regulo de la Fundamenta Gramatiko:
Spirito de Zamenhof: “Kiam pluraj vortoj deriviĝas de la sama radiko, pli valoras uzi nur la bazan vorton, sen ŝanĝo, kaj formi la aliajn laŭ la reguloj de la internacia lingvo ekz. tragédie ― tragedi'o, tragique ― tragedi'a.”
Vortaristoj: Ju pli da kapvortoj en niaj vortaroj, des pli da respekto havos nia lingvo. Pligrandigu PIV-on ! Nia lingvo estu bela, altkultura, natura.
Parolisto: La dua mondmilito kvaronigas la nombrojn de esperantistoj. En 1974 la Akademio faras novan decidon pri landonomoj. Ĝi konsideras, ke ekde 1922 la uzado de la sufikso -io ne malkreskis, sed disvastiĝis kaj
Waringhien: “……… opinias, ke la okazo de la sufikso -io apud la Fundamenta -ujo por ricevi pli internaciajn formojn de landnomoj estas ĝusta apliko de tiu Zamenhofa metodo.”
Parolisto: Kiu Zamenhofa metodo ? Mi konsultu lian spiriton:
Spirito de Zamenhof: “Centra Institucio povas proponi formon novan, nur se ĝi juĝas, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna.”
Waringhien: “……… kaj, nuligante la antaŭan malkonsilon de la Lingva Komitato, sed ne ŝanĝante ĝin al rekomendo, lasas al la ĝenerala uzado libere decidi pri la venko de la pli oportuna formo.
Parolisto: Spirito, hej !
Spirito de Zamenhof: Vi esperantidoj devus kompletigi Bulonjon ĉe Maro. Antaŭ 104 jaroj mi diris: kunvenis ne francoj kun angloj, ne rusoj kun poloj, sed homoj kun homoj. Vi dirpovu estonte: kunvenis ne nur eŭropanoj kun eŭropanoj, sed japanoj kun poloj, irananoj kun usonanoj, britoj kun kubanoj. Ĉu tio realiĝos, dependos grandparte de la simpla logiko de Esperanto, de la kvalito de niaj lernolibroj kiuj devas elradii la spiriton de la Fundamento.
Ni havis la ribelon de la redaktistoj, poste tiun de la vortaristoj. Mi volis krei tutmondan lingvon, ne nur eŭropecan. Viaj vortaroj estas tro ampleksaj, tro naturismaj !
Eble mi estis tro hezitema por insisti pri la Fundamento, tro indulgema por vi.
La evoluo de la lingvo bezonas gvidadon. Viaj lernmetodoj estas supraĵaj. Vi ne instruas la klasikan Esperanton. Tial oni ne povas lasi al la ĝenerala uzado decidi pri la venko de tiu aŭ alia formo, pri tiu aŭ alia ortografio.
Ribelo de la redaktistoj, ribelo de la vortaristoj kaj kie restas la verkistoj ? Edukita homo devus aŭskulti la verkistojn. Sed verkistoj ĝuas en kreado de novvortoj ……. Ili pli kaj pli sekvas la ĝeneralan uzadon.
Ĉu mi spirite svagu al ekster Eŭropo aŭ ĉu mi fidu novan generacion, la retumantojn ?
Vi junuloj, skribantaj per ikskodo, ĉu vi estis instruitaj pri la Esperanta alfabeto kaj pri mia konsilo ke oni skribu ĉapelitajn literojn pere de h ? Vi atestas la venkon de interreta kutimo kontraŭ la klasika Esperanto. Vi atestu la venkon de Esperanto kontraŭ malbonaj kutimoj. Skribu laŭnorme, do per ĉapeloj aŭ ho. "
Parolisto: Aperas perreta novlerninto.
Perreta novlerninto: Ĉiam tiu eterna diskuto pri ĉapeloj kaj la h-sistemo. Mi esperis, ke nia interreta diskutlisto restos savita de tiu purista poluado. Ĉu tiu Zamenhof kandidatiĝas por esti filtrita el la listo ?
Parolisto: Aperas akademiano.
Akademiano: Ikso-ikso, ho-ho. Vi ne parolu tiel senrespekte pri nia majstro, eĉ se temas pri lia spirito. Ni akademianoj konfirmis en 1982 kaj ree en januaro 2007a la superecon de la ho-kodo.
Perreta novlerninto: Kion valoras tiu 'Akademio'?(***) Ni ne bezonas ĝin. Brian Moon, la vicprezidanto en Jokohamo mem diris, ke ĝi fakte estas superflua organo.
Parolisto: Aperas Probal Daŝgupta.
Dasgupta: Ne kverelu. Mi konsideras ke ekzistas pluraj gustoj de esperantistoj. Cetere la iks-kodo ne estas ortografio.
Parolisto: Aperas Ĉina lernanto.
Ĉina lernanto: Mi pensis ke la angla estas la plej riĉa lingvo en la mondo, ĉar ĝi havas du vortojn por malliberejo: jail kaj prison. Sed ne, Esperanto estas pli forta. Jen frazo kian mi ĵus legis en Juna Amiko:
Post liberigo el sia malliberejo la prizonulo estis renove enkarcerigita.
Nia lando kiu jam dum okdek jaroj nomatas Ĉinujo nun ankaŭ havas la nomon Ĉinio. Kia riĉeco !
Ankaŭ ni rapide lernu 'frida' anstataŭ 'malvarma', ĉar se ne ni ne povos kompreni kion eŭropanoj diras en siaj Universalaj Kongresoj.
Mi troviĝas ankaŭ ofte en interreto. Tie mi tuj komprenas ke sh signas ŝ kaj ke ch signas ĉ , ekzakte kiel en nia latinigita alfabeto. Sed nur kio estas ikso, tion mi ne komprenas: ĉu la 27-a litero de la Esperanta alfabeto ? Bonvolu, ne miksu kun nia ikso, ĝin ni proponcas ĉiam ŝj !
Parolisto: 2009, Spirito de Zamenhof.
Spirito de Zamenhof: Kio okazis en Esperantujo dum 150 jaroj post mia naskiĝjaro ?
- kaj de la Lingva Komitato. La nomon "Akademio de Esperanto" portis unue supera komisiono de la Lingva Komitato. Ekde 1948 la du organoj kunfandiĝis.
- en Plena Gramatiko, kunlabore kun Kálmán Kalocsay.
- Laŭ listo en interreto (http://en.wikipedia.org/wiki/List_of_language_regulators) en la mondo ekzistas lingvoreguligaj institucioj pri 86 lingvoj. Ial oni eksprese mencias, ke la angla kaj la tamila lingvoj ne havas tian institucion.
- en Plena Gramatiko, kunlabore kun Kálmán Kalocsay.
