4oa: provok-i
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
provok-i
difino: 1. Eksciti al batalo, disputo kaj simile, montrante sin atakema. 2. Estigi kvazaŭ per elvoko.
Ekzemploj: La artikolo provokis multajn legantojn reagi arde.; Mi estis provokita agi tiamaniere!; Li parolis per provokanta tono.; La aktoro ignoris ĉiujn provokojn de la gazetistoj.; Mi ne plu respondos al ilia provokado.; Ili provoke mokis min.; Ne atentu lin, li estas provokema.; Kiu provokis malpacon?; La bildo estis provoka.
Tradukoj en la aldono: défier, provoquer | to provoke, defy, challenge | herausfordern, provozieren | sfidare, provocare | provocar, desafiar ! provocar | provocar, desaffiar |
Rimarkoj: En la 4-a Aldono ĉi tiu radiko havas la indikon Z, por emfazi ĝias zamenhofecon.
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: provocare
