1oa: perspektiv-o
El La Bona Lingvo
- reiru al gj: P
perspektiv-o
difino: 1. Prezento de objektoj laŭ la diverseco de aspektoj, kaŭzita de ilia malproksimeco kaj pozicio. 2. Aspekto, kiun prezentas, rilate al la punkto, de kiu oni rigardas, objektoj vidataj en la malproksimo. 3. Aspekto, sub kiu oni prezentas al si pli aŭ malpli malproksiman okazon.
Ekzemploj: La mezepokaj pentristoj ne sciis la perspektivon.; La aleo estis desegnita perspektive.; De tiu monto oni ĝuas belegan perspektivon.; Kion vi pensas pri perspektivoj de la Esperanto-movado?; Ŝia laboro estas senperspektiva.; Estis tute senperspektive.
Tradukoj en la Aldono: perspective | perspective |Perspektive | perspekywa |
Tradukoj al aliaj lingvoj:
- itala traduko: prospettiva
